aŭ — se ne — en unu sama loko unu persono apartenus al unu el la societoj kaj alia al la alia. La unua okazo — aparteni al du egalaj societoj por precize la sama celo en unu sama loko — estas sensenca kaj absurda; en la dua okazo elekto inter la du societoj sin prezentas al tiu, kiu volas aliĝi al tia societo, kaj tiuj por sia ekzisto kaj kreskado devas reciproke bataladi.
Sed, ĉu tia rilato povas esti bona kaj utila? — Mi prenas al mi la liberon pri tio ĉi dubi.
Ni havas — kiel mi jam diris — nian internacian societon Esperantistan en la S. p. p. Esperanto. Ke tiu komencis sian agadon kiel nacia societo en la landaj francalingvaj, estas ja tute en sia bona orda, ĉar ĉia elvolviĝo iras kaj devas iri el la malgrando al la grando. En la nuna tempo, kiam la S. p. p. Esp. elvolviĝis fariĝinte internacia, tiamaniere ke ĝi havas multon da membroj ĉie en la mondo en nefrancalingvaj nacioj, estus do la plej korekta kaj justa, ke kiam la tempo fariĝas matura por tio, oni faros la malgrandan aliformigon bezonatan por ke tiu societo estu internacia ankaŭ laŭ sia formo.
Krom tio, ĉiuj atestas la bonegan kaj meritan manieron en kiu la kondukantoj de la S. p. p. Esp. komprenis labori, disvastigi kaj akceli la aferon Esperantan.
Estas ja io natura, ke unu aŭ alia povas en diversaj detaloj kaj rilatoj havi ian propran opinion kiu sin montras en la S. p. p. Esp. kaj ĝia organo »L’ Espérantiste«. Por doni ekzemplon, mi subsignita ne povas aprobi la tro dogman — laŭ mia opinio — severecon en lingva rilato aperantan en L’ Espérantiste kaj kiun mi konsideras tro unuflankan. Tion ĉi dirante, mi pensas speciale pri la reguloj de la verbigo — aŭ pli ĝuste: de la »neverbigo«, — kiuj kaŭzis kelke da polemiko inter s-roj de Beaufront kaj Kofman. Plu mi pensas pri la teruro, kiun sentas la francaj kondukantoj je la uzado de la refleksiva pronomo si laŭ la rusa maniero, kiu tamen estas logika kaj konforma al la spirito de Esperanto (tiu, kiu povas diri: »mi estas sindona kaj singardema«, ankaŭ laŭ la sama logiko devus povi diri »mi donas sin kaj sin gardas«).
Sed tion — ke ne ĉiuj povas plene aprobi ĉion, kion faras la alia, — tion ja la S. p. p. Esp. kaj ĝiaj kondukantoj ne havas kiel sian propran apartecon; tio ja estas io komuna pri ĉia homa.
En ĉio esenca mi aprobas plene la S.-on p. p. Esp. kaj ne povas pro la neperfektecoj, kiujn mi trovas aŭ opinias trovi ĉe la dirita societo, rifuzi rekomendi ĝin kiel la plej eminentan nacian kaj la solan internacian societon Esperantistan.
El tio ĉi supre dirita prezentiĝas nemalkompreneble mia penso pri la projekto doni al la nova societo esperantista en Södertelje la karakteron internacian.
Ke tiu sama societo varbas al si membrojn kaj eĉ agentojn en Francujo, pri tiu fakto mi ne trovas alian vorton ol — malsaĝeco.
Kiam svedoj turnis sin al mi kun la demando pri Esperanta societo, mi ofte rekomendis al ili la Societon p. p. Esperanto en Francujo, sed kiam francoj turnis sin al mi kun tia demando, mi ĉiam rekomendis al ili la S.-on p. p. Esp. Ĉar ne estas por tiu ĉi aŭ tiu persono aŭ por aparta societo nia laborado, sed ĝi ja estas por Esperanto mem; sekve oni devas forgesi sian propran klubon, se tio en speciala momento estas la plej bona por la Esperanta afero.