Paĝo:Lingvo Internacia - Junio-Julio 1896.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

De la tago de naskiĝo de nia afero ĝis decembro 1895 la kondukado de nia afero trovis sin ĉiam en la manoj de ĝia iniciatoro. Tio ĉi estis ne bona, ĉar vole-ne-vole tio ĉi donadis al la afero karakteron iom personan. Sed bedaŭrinde alie ne povis esti, ĉar ekzistis ankoraŭ neniu, kiu volus kaj povus preni sur sin la kondukadon de la afero. Sed la nuna gazeto, kiu estas bonege redaktata, en kiu mi eĉ unu vorton ne trarigardas antaŭ la presado kaj de kiu aperas jam la sepa numero, montras tre konvinke, ke nun nia afero estas jam tute memstara kaj ne bezonas pli ne sole mian kondukadon, sed eĉ mian helpadon. Tio ĉi estas tre grava cirkonstanco, kaj, kiel tute ĝuste rimarkis s-ro Ben-David en la n-ro 2, tio ĉi faras epokon en nia afero. Ĝis nun oni povis ankoraŭ timi, ke nia afero vivos nur tiel longe, kiel vivos ĝia iniciatoro; nun, kiam la afero jam ses monatojn iras tre bone tute sen mia enmiksiĝado, la supre esprimita timo tute malaperas kaj nia afero metis jam sian piedon en la eternecon.

Estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu; tial mi nun penos detenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo. Mi okupas min nur je konstanta registrado kaj adresokolektado de ĉiuj esperantistoj (kio devas fariĝadi ĉiam senŝanĝe en unu loko) kaj je eldonado de la “Biblioteko“ de la lingvo Esperanto.

Venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj, profesioj, sportoj k. t. p. Tiujn ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia specialeco. Por ĉiuj, kiuj posedas ian specialecon kaj konas ankaŭ bone nian lingvon, tiu ĉi laboro estos tute ne malfacila; ili agas erare, se ili atendas tiajn vortarojn de mi. Se mi, kuracisto, volus verki detalan teĥnikan vortaron ekzemple por inĝenieroj a˘ù por brandfaristoj k. t. p., mi kreus nur sensencaĵon, dum ili, ĉiu en sia specialeco, kreos tre bonajn detalajn vortarojn, eĉ se ili nian lingvon posedas ne tute perfekte. Tiel same en ĉiu alia lingvo la popolo kaj la aŭtoritataj verkistoj ellaboris nur la komunan lingvon; sed la specialajn teĥnikajn vortojn ellaboras nur tiuj specialistoj, kiuj ilin bezonas, kaj en tiu ĉi okazo ia eĉ la plej malklera profesisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence.

Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin en ĉiuj lingvoj, t. e.:

1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton “rado“, li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.

2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas, t. e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple “multobligi“, “dividato“ aŭ “triangulo“, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.

3) Se, fine, la vorto ne ekzistas en la komuna vortaro kaj krei ĝin el la ekzistantaj vortoj estas malfacile aŭ donas esprimon neklaran, tro longan kaj ne oportunan, la specialisto, ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton el ia alia lingvo, donante al ĝi nur la ortografion de lia lingvo. La elekto ordinare ne estas malfacila, ĉar la plej granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale uzataj (kiel vortoj “fremdaj“) en