s-roj A. Zakrĵevski, N. Ĉulkov, V. Sokolov, F. Ŝilov, V. Ignatov kaj A. Ivanovski.
La dua komuna kunveno estis difinita je la 7-a tago de marto, sed en sekvo de neapudesto de necesa nombro da membroj estis prokrastita ĝis la 14-a tago de tiu sama monato, kiam ĝi do efektiviĝis en la loĝejo de sinjoro prezidanto. En tiu ĉi kunveno, post la elekto kiel membrohelpanto s-ron Nekrasov, la prezidanto proponis al la kunveno malfermi en Arĥangelsk publikajn kursojn pri Esperanto, sed tiu ĉi demando, en sekvo de nekonsento de l’membroj, estis prokrastita ĝis la sekvanta kunveno; fine estis elektita sekretario de filio s-ro Ignatov anstataŭ s-ro Ĉulkov, kiu laŭ donita raporto ne povis daŭrigi la oficon de sekretario en sekvo de manko da libero tempo.
Kunsidoj de l’komitato en la raporta periodo estis kvin: unua — 27 jan. 1899, dua — 8 febr., tria — 7 marto, kvara — 17 okt. kaj kvina 17 nov., kiuj fariĝis en la loĝejo aŭ de l’prezidanto aŭ de la sekretario.