Paĝo:Lingvo Internacia - Majo 1896.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vin konfesi, ke vi kolektas poŝtajn markojn: baldaŭ oni diros per kompata tono, ke via inteligento malaltiĝis; tiu malbenita kolekto, sur kiu sendube falis iam la dia kolero, estas rigardata kiel speco de frenezo! Unu afero konsolas min: nome, ke ni estas multaj frenezuloj frapitaj de la sama malsano, kaj ke inter ili troviĝas kelkaj el la plej konataj, eĉ mi diros el la plej gloraj el niaj amikoj esperantistoj: neniun mi volas nomi, ilia reputacio povus per tio suferi! sed ĉar mi havas nenian reputacion por perdi, mi senhonte konfesas, ke mi estas adepto de tiu scienco, kiu ricevis sub ĉiuj ĉieloj de l’ mondo la nomon: filatelo.

Se tiu sciigo pri mia persono ne interesas la esperantistojn, ili ne povos seninterese fari kun mi la rimarkon, ke miaj multegaj kolegoj-filatelistoj havas plej diversan korespondadon kun ĉiunaciaj personoj: la internacia korespondado estas la fundamento mem de ilia kolekto