Paĝo:Lingvo Internacia - Majo 1897.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

S-ro G. Moch ankaŭ verkis artikolon pri nia lingvo por la Revue de Sociologie, kiu artikolo baldaŭ estos presita. Estus feliĉe se nia lingvo posedus multajn amikojn, tiel varme kaj konvinke batalantoj kiel s-ro Gaston Moch.

L’Étranger n:o 5 (aprilo 1897) enhavas sur la unua paĝo tre simpatian nekrologon pri Jozef Wasniewski, skribita de l’ korespondanto Varsovia de l’ gazeto. — Sub la rubriko “Correspondance internationale“ oni legas interalie leteron el Louhans, de s-ro G. Chavet, estro de l’ tien klubo esperantista, en kiu letero s-ro Chavet proponas ke L’Étranger havu du eldonojn, unu francan kaj unu esperantan por povi plej bone atingi sian propran celon kaj samtempe labori por disvastigado de nia lingvo. — Inter la novaj membroj de I. C. (n:oj 60—85) oni vidas ne malpli ol dek personoj konantaj la lingvon Esperanto kaj unu kiu diras ke li volontonte lernos.



Al memoro de J. Wasniewski.

Vi venis fremdulo el land’ malproksima,
— Ĉar larĝa la mar’ min disigis de vi —
Sed am’ esperanta, senfunda, sentima
Vin faris konatan kaj karan al mi.

Vi lingvon parolis al mi nekonatan,
Ne estis konata la sveda al Vi —
Sed havis ni ambaŭ la lingvon amatan;
La esperantistoj koniĝas per ĝi.

Neniam ekvidis Vin mia okulo,
Kaj voĉon la Vian ne aŭdis orel’;
Vi tamen por koro ne estis fremdulo
Sed frato per alta fratec’ de ĉiel’.

Ho, ofte ekfrapis per ĝojo la koro,
Veninte de Vi ia kara leter’;
Sed nun — ho! el ĝojo fariĝis doloro,
la prunton al Vi jam reprenis la ter’.

“Tro frue!“ sopiris la koro malĝoje,
— Ĉar multon kun Vi ja ekperdis la kor’ —
Ni havus laborojn por Vi multefoje,
Sed — Dio bonega ekvokis Vin for.

Benite Vi dormu do, pola amiko,
Post tago labora ripozas Vi nun.
Falĉata ja estas matura tritiko,
Sed super la kampo radias la sun’.

Otto Zeidlitz.


La kanto de l’ birdo.
(El sveda lingvo.)

Sonoris birdo en la tili’,
en la tili’:
“Malgranda birda ja estas mi,
Sed povas kanti kaj ludi.

Forestas de mi l’ amik’ de l’ kor’,
l’ amik’ de l’ kor’.
Al bosk’ kaj monto li flugis for
Flugadas nun en arbaro.“

Bluokulata anĝel’ de Di’,
anĝel’ de Di’,
El nub’ aŭskultis, kaj kantis li
Dolĉege en la vespero:

“Birdeto kara en la tili’.
en la tili’.
Amikon vian redonu Di’
Pro via kanto kaj ludo.“

La birdo kantas en tago ĉi.
en tago ĉi.
L’ amik’ ĉu venis ne scias mi,
Ne scias tion l’ anĝelo.

Trad. Karl Wijkström.