Paĝo:Lingvo Internacia - Majo 1901.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉu efektive la genio kaj talento estas la motoroj de la progresaado?

La plej grandaj rezultatoj en la homa vivo estas ordinare atingataj per treege simplaj rimedoj. Tio ĉi estas fakto rimarkinda. Tiuj, kiuj estas plej persistaj kaj estas »fervoraj« ne nur en la koro, sed ankaŭ en siaj agoj, ordinare portas hejmen la venkopalmon. Kio alia estas la genio kaj talento ol diligenteco kaj persisteco? Ni nur rigardu per la naturaj okuloj la praktikan vivon, kaj ni trovos ke la prospero, la estonteco, la feliĉo apartenas al la diligentaj kaj persistaj homoj.

Genio kaj talento havas ja sian gravan indon, sed kion ili povas fari, se ilin ne portas sur siaj larĝaj dorsoj la diligenteco kaj persisteco. »Kio alia estas la genio,« diras J. Foster, »ol la kapableco ekfajrigi en sia interno?« Kaj alia filozofo diras ke »genio estas la povo sin streĉi.« Jes, la eminenta Buffon samigas la genion kun la pacienco.

Isak Newton, iam aldemandita kiel li povis fari tiomegajn kaj grandajn elpensaĵojn, respondis: »mi persiste pensadis ilin.« Kaj kiam li ĉe la fino de sia vivo rerigardis al la rezultato, li diris malfiere: »se mi estas farinta al la homaro ian servon, ĝi dependas nur de diligenteco kaj elpersista pensado.«

»La genio estas nenio,« opinias Voltaire. — »Ĉio dependas de diligenteco kaj persisteco.« Jes, Beccario eĉ insistis, ke estus eble por ĉiu ajn fariĝi poeto, nur se oni estus persista.« Troaĵo, ja! Kaj tamen, kio estus ĉiuj donacoj de la naturo, kiam ne ekzistas la interna forto, kiu devas instigi la entreprenon!

»Iru al la formiko vi, maldiligentulo, kaj eksaĝiĝu!« diras Salomo. Ekrigardu tiujn ĉi etulojn! Ĉu vi povas vidi ilian talenton sub mikroskopo? Ni similu ilin! Ni laboru kaj esperu! Kion pli, se oni nin mokas pro manko de talento!

La esperantismo similas al fajro, kiu disvastiĝas super la tutan teron. Ĉie kie la homoj kunvenas, tie ĝi brulas, jen kiel fajrero, jen kiel flamo. Kaj ĝiaj laboristoj: homoj kaj hometoj, talentuloj kaj sentalentuloj, portadas materialon al la brullignaroj, ĉiu laŭ sia povo kaj sia naturo. Kaj flamo ekkreskiĝas ĉe flamo en ŝanĝiĝantaj koloroj, transformigante kaj renovigante. Kaj tiuj, kiuj ekbruligas la lignarojn, mem kunbrulas jen kiel malforta mikroskopa fajrereto, jen kiel ĉielen etendiĝanta flamo. Sed ili vivas, kunvivas.

Sed ne ĉiuj estas tiel feliĉaj.

Ekzistas ia speco da strangaj homoj, kiuj de la sorto estas juĝitaj vagi solaj inter la brulantaj lignaroj, rigardante la fajrojn, kiujn aliaj ekbruligis. Ili frotas siajn malvarmajn manojn, varmiĝas siajn dorsojn ĉe la vivigantaj flamoj, jen ĝuante, jen kritikante. Unu reviĝas antaŭ ekheliĝanta kolorŝanĝiĝo, alia rigardas kun ĝemo estingiĝantan brulaĵon, tria grimacas kaŭze de la naŭziganta lin fumo de freŝaj branĉoj, kiu, densiĝante ĉirkaŭ lia kapo, malhelpas lin rigardi super la kampon. Ilia misio estas nefaro. Envolvu vin zorge per via ĝispieda mantelo, ke ne makuligu vin la karbo kaj fulgo!

Sed la aliaj vivas.

Kaj la flamoj disvastigas sian regnon pluen kaj pluen, tagon post tago, jaron post jaro, en grandaj ondoj foren super la homarujon. La nevidebla fajrero kaj fumanta brulaĵo kreas belajn ĉielealtajn flamojn.

Por Esperanto pro Esperanto!

P. Ahlberg.


PENSETOJ
pri la letero de sinjorino Proĥoroviĉ-Koĉmarenko
en n-ro 10—11 de L. I. 1900.

Ne dividante la rigardojn kaj kondamnojn de tiu ĉi letero, mi tamen estis kontenta renkonti ĝin en L. I.