Paĝo:Lingvo Internacia - Marto 1905.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kun faboj kaj pintopizoj, estis preskaŭ la sola nutraĵo de la popoloj de antikva Italujo, la pulmentum de tiuj malnovaj Latinoj, kiuj almilitis la mondon. Ankoraŭ nuntempe, ĝi sufiĉas je kelkaj laboristaj societoj. La kampkulturistoj en Siebenburger (Germanujo) sin nutradas preskaŭ nur tiamaniere, eĉ en plej laciga tempo de la rikolto (Öhlmüller, Zeitschr. für Biolog., Bd XX, px 393).

Sed escepte en la okazoj, kiam forta laborado kaj laciĝo en libera aero sufiĉas por spicumi la manĝon, oni ne povas ĉiutage uzi la saman nutraĵon, eĉ se ĝi estas tre nutrema. La vegetalisto inklinas do sin turni, krom pano kaj sekaj legomoj, al aliaj vegetalaĵoj: fruktoj, tuberkloj kaj herbecaj legomoj, malriĉaj nutraĵoj, kiuj povas liveri la bezonatan kvanton da albuminaĵo nur per grandega maso da manĝaĵo, ĉar, por ricevi 100 gramojn da albumino, oni devas trakti 3 kilogramojn da spinaco, 7 kilogramojn da salato, iom pli da terpomoj, 14 kilogramojn da ĉerizoj, ktp.

De tio sekvas, ke, por trovi vegetalan nutradon samtempe sufiĉan kaj diversan, la vegetalisto devas ensorbi grandegajn masojn da nutraĵo. Tio ĉi lacigas la stomakon kaj la digestan aparaton, kiu estas embarasata de amaso da neutiligeblaj aĵoj, precipe amelecaj kaj ĉelaj; tial la intesto laciĝas, senfine aliigante, apartigante, kaj forĵetante tiujn senutilaĵojn.

La digesta aparato de la herbistaj bestoj estas konstruita por digesti la vegetalaĵojn; la digesta aparato de la homo ne taŭgas por tio ĉi. Cetere la eksperimentoj de Rübner kaj aliaj scienculoj elmontris, ke la albuminaĵoj el vegetala deveno ne estas utiligataj de la homa intesto tiel bone, kiel la albuminaĵoj el besta deveno; kaj pro tio ĉi oni devus ankoraŭ pli grandigi la supre kalkulitajn kvantojn almenaŭ je 10 aŭ 15%.