Paĝo:Lingvo Internacia - Marto 1905.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tata, eĉ rekomendata, se oni celas al formado kaj edukado de rasoj malkruelaj, inteligentaj, artemaj, pacemaj, — kaj tamen multiĝemaj, fortikaj kaj agemaj.

Armand Gautier
Profesoro en la Pariza
Medicina Fakultato

Resumis Henri Ramier


Kiam do reĝo iris batali…
El poezioj popolaj de Marja Konopnicka

Kiam do reĝo iris batali,
Trumpetoj oraj ludadis al li,
Ludadis al li trumpet’ el oro,
Por ke li venku brava kun koro.

Kiam do Staĉjo iris batali,
Nur riveretoj bruetis al li,
Bruis en kampo nur oraj spikoj,
Pro la sopiro, pro sortaj pikoj.

Kaj en milito kugloj fajfegas
Kaj kvazaŭ garboj homoj falegas;
Plej brave batas reĝ’ kaj reĝanoj,
Tre dense falas la vilaĝanoj.

Standardaj agloj plaŭdas plej forte,
Krakas do ie brust’ vilaĝana.
Ha! Staĉjo estas vundita morte,
La reĝ’ kortegon revenas sana.

Dum li eniris pordojn el oro,
Iris renkonten bela Aŭroro,
Ĉiuj soniloj ludis salute,
Oni forgesis la perdojn tute…

Dum oni tombon Staĉjan fosadis,
Nur malproksime arboj bruadis,
Kaj nur mallonge sub ventoj piaj
Sonis la sonoriloj liliaj…

Esperantigis Leo Belmont