Paĝo:Literatura Mondo - 1937, Numero 3.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rismo« aŭ aliaj strangaj devizoj. La renovigo koncernis ne nur la formon, liberigitan el la katenoj de rigidaj ritmoj kaj banaliĝintaj rimparoj, sed ankaŭ stilon saturitan de nova originala »konkreta« metaforismo, kaj enhavon. Tutajn regionojn de realo, ĝis nun eksterpoeziajn, oni altiris al tiu kreado, samtempe transpaŝante la limojn de la konvencia lingvo poezia, jam banaliĝinta en la periodo de la laŭkvante abunda, sed laŭ sincera lirismo ne fruktodona, florado de la poezio de l’ »Juna Pollando« (komenco de XX. jc.). Nun al la senpeza poezia resono je la realo respondis ankaŭ la lingvo — des pli proksima al la poezieco kaj des pli senigita je artifiko, ju pli granda poeto ĝin uzis, lingvo plena je elipsoj de ĉiutaga parolado ĉe Tuwim, plena je la subtilaj ĉirkaŭfrazoj de salona konversacio en la poemoj de Maria Pawlikowska-Jasnorzewska. Kvazaŭ antaŭsentante la nur postmilite nin atingontan grandurbecon, la bruon de la plenstreĉa materia kulturo kaj de homplena strato, grupo de tiuj poetoj kreis la »urbanisman« poezion, simptoman por la demografia transformiĝo de la pola socio, poezion tiel diferencan de la antaŭa, ĉerpinta materialon el la soleco kampara silento. La iaman nuancaron de la poezio kontraŭis ankaŭ la tono de tempesta vivjeso, karakteriza precipe por Kazimiro Wierzynski. Oni devas tamen rimarki, ke tiu junula optimismo, iom supraĵa, banaliĝis baldaŭ kaj cedis al pli koncentrita kaj seriozplena rilato al la realo.

Tiu poezio, kreskinta en medio viva, krea kaj sorbema, sukcesis ekkapti la legantaron malgraŭ sia komence incita novemo. Tiu medio de poetoj iĝis kristaliga centro de ĉiam pli vasta kaj potenca grupo, kiun fruntis Juljano Tuwim. Li estis la unua en ĝi kaj transvivis ĝin. Li evoluis konstante, restis tamen la sama poeto, kiu antaŭ 20 jaroj mirigis la publikon — li — la poezio mem, ŝprucanta kvazaŭ printempaj sukoj el sukoplena arbo; erupta, ŝajne senkontrola inspiro, konstante emocia mondvido kaj kreoneceso, li — »imitanto de voĉoj de l’ mondo« kaj »parolĉasisto«, li akiris kaj perfektigis ĉiujn lingvajn kaj poeziajn esprimilojn. Tamen ankoraŭ pli vasta, ol lia eksterordinara multvarieco kaj grandega tonskalo, estas la gamo de la kantoj ĉe la plej eminentaj reprezentantoj de la liriko. Apud lia vitalismo, gravitado al muzikeco kaj hiperbola respegulo de l’ mondo, apud la ĝenerale superromantismaj, kvankam diferencaj tendencoj de Kazimira Iłłakowiczówna kaj ankoraŭ aliaj — de Jaroslav Iwaszkiewicz kaj denove aliaj, kvankam parencaj al la romantismo, aspiroj de Antonio Slonimski, ni trovas profunde apollan kaj harmonian (malgraŭ certaj devojiĝoj for de antikva ordo) kreadon de Wierzynski (»Laŭro Olimpa«), la plej proksima sekvanto de Staff, ni trovas tre pezan, tre intelektan poezion de Johano Lechon. Kune kun Wierzynski, li estas iniciatinto de specifa novklasikismo, kiu en la kreado de iuj el siaj adeptoj transformiĝas en formalan imitadon de pseŭdoklasikuloj. Fine ankoraŭ alian formon por enkarniĝo de elementoj de lokigeco kaj plastikeco konsistigas la nenion alian similanta poezio de Maria Pawlikowska-Jasnorzewska, ĉarma rivelo de plej eleganta virineco, majstra simpleco de ĉiutaga vivo, senerare trafa rimarkado de poeziaj analogioj, arto de miniaturo, plenplena de maldolĉa mielo, de hedonismo, hedonismo tre inteligenta kaj samgrade malespera.

La riĉo kaj vario de la lirika poezio, plejparte grupiĝanta ĉirkaŭ la revuo »Skamander« kaj praktikata de poetoj naskiĝintaj en la lasta jardeko de la XIX. jc. unuflanke superis kaj malnecesigis la penojn de aliaj grupoj de poetoj, duaflanke tamen levis la polan poezion ĝis altoj malofte atingataj en la daŭro de ties historio, farante el ĝi aperaĵon rimarkindan eĉ en eŭropa skalo. Fine, almenaŭ por la jardeko 1918—1928, ili redonis al tiu

Rimportreto
Leo Belmont

Halina Weinstein — varma koro,
Bonega esperantistino…
Ŝin ebriigas, kiel vino,
Por verda stelo streĉlaboro…

Sinoferemo — ĉiu horo,
La fingroj sur la skribmaŝino…
Halina Weinstein — varma koro,
Bonega esperantistino…

Lilio pala — per fervoro
Fariĝas rozo, flor-knabino…
Ne havas koron en la sino.
Kiu ŝin vidas sen adoro…

Halina Weinstein — varma koro…


literaturspeco ties tradicion gvidan rolon, koncentrigis sur ĝi la atenton de la publiko, iĝante samtempe kaŭzo por plendoj pri falo de literaturo flanke de tiuj, kiuj estis kutimiĝintaj trovi la centron de gravito en aliaj specoj de la literatura verkaro. Efektive, la romano en tiu jardeko prezentas bildon nek tiel apartan, nek tiel esperigan. La generacio, komencanta sian agadon en la nova politika epoko, ne kaptas la iniciaton en siajn manojn. Se ne paroli pri Zeromski, ĵetante potencan ombron dum preskaŭ tuta jardeko sur la tutan polan literaturon, ni povas konstati, ke sur la fronto de romanverkado la tutan atenton de la publiko koncentrigadis verkistoj antaŭmilitaj aŭ almenaŭ antaŭmilitaj debutintoj. Al ili apartenas Sofia Nalkowska kaj Julio Kaden-Bandrowski, reprezentantoj de du stiloj diferencaj, sed tre karakterizaj por la postmilita romano. Al ili apartenis Vladimiro Perzynski, populara sed maljuste taksata verkisto, traktata kiel »humoristo«, efektive tamen soleca reprezentanto de senkompromisa kaj tre penetra realismo en vasta observo de la moderna vivo. La malo de tiu verkisto, eble sola el eminentuloj netuŝita de la influo de Zeromski, estas Andreo Strug [iama epikisto de la romantiko de l’ pola batalo por sendependo kaj de la revolucia lukto de la pola proletaro]. Plej proksima lernanto de Zeromski, per obstina laboro li atingas memstaran kaj eminentan postenon. Kompare kun ili ne povas pretendi la reprezentan rolon de la pola romano eĉ la plej bonaj kaj plej interesaj verkoj de la postmilitaj debutantoj, kiel la brilaj orientaj noveloj kaj verkoj de Ferdinando Goetel (precipe lia romano »Kar-Ĥat«), kiel ankaŭ la ĉarmanta per sia poezieco romano de Jaroslav Iwaszkiewicz, »Luno aperas«, miriga pro pensoprofundo, psikologia penetremo kaj fidelo en la pentrado de malmulte konata medio. Preskaŭ nerimarkite pasis du belegaj rakontaroj de Maria Dabrowska; ŝia iom antaŭtempa kreado devis ankoraŭ atendi konvenan momenton por altiri ĝeneralan atenton.

Multe pli reprezenta por la tiam regantaj tendencoj estis tiu multnombra grupo de aŭtoroj; precipe aŭtorinoj, kiu sub la influo de la individua stilo de Kaden-Bandrowski traktis la romanon kampo por la disvolvo de sia metaforinventemo kaj rafina, pli-malpli stranga belparolismo. Ĝenerale, tiu superkresko de stilo karakterizas la kontraŭnaturalisman epokon sub la supera influo de liriko, epokon, kiu ne akcelis la romanepikon.

Ŝajne okupante tute kontraŭa postenon, Sofia Nalkowska, kiu depost la milito, ekde siaj »Karakteroj« (modelitaj laŭ la verko de La Bruyère) praktikas ekstreman simplecon kaj koncizecon de stilo, ne neas tamen