Paĝo:Literatura Mondo - Decembro 1922.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La aŭskultantoj ekkriis kun dubo, kaj Ugh-Gluk malkaŝe esprimis sian malkredon.

— Per niaj propraj okuloj ni vidis tion — asertis Bim.

Kaj konfirmis Bon:

— Jes, per niaj propraj okuloj. Kaj tio daŭris, ĝis kiam la urso rekte ekstaris kaj blekegis pro doloro kaj freneze batadis per siaj antaŭaj piedoj. Kaj Kiŝ konstante kuris, ĝis kiam li atingis sendanĝeran lokon. Sed la urso malatentis lin, ĉar ĝin okupis la turmento kiun kaŭzis al ĝi la pilketoj en ĝia interno.

— Jes, ĝia interno, — interrompis Bim, — ĉar ĝi sin gratis kaj ĉirkaŭsaltis kiel ludema hundido; sed per ĝiaj krioj oni povus diveni, ke ĝi ne ludas, sed doloras. Neniam mi vidis tian spektaklon!

— Ne, neniam oni vidis tian, — daŭrigis Bon — kaj krome ĝi estis tiel granda urso!

— Sorĉarto — Ugh-Gluk supozis.

— Mi ne scias, — Bon respondis — mi rakontas nur tion, kion mi vidis. Kaj post mallonga tempo la urso malfortiĝis kaj laciĝis, ĉar ĝi estis tre peza, kaj estis saltinta tre forte, kaj ĝi iris for tra la glaciaĵo, balancante la kapon alflanke kaj multfoje sidiĝante por bleki kaj krii. Kaj Kiŝ postsekvis la urson, kaj ni postsekvis Kiŝ, kaj dum tiu tago kaj ankoraŭ dum tri tagoj ni sekvis lin. La urso malfortiĝis kaj senĉese blekis pro doloro.

— Ĝi estis ensorĉita! — ekkriis Ugh-Gluk. — Certe ĝi estis ensorĉita!

— Verŝajne.

Kaj Bim transprenis la parolon de Bon:

— La urso vagadis jen tien, jen ĉi tien, ĉirkaŭirante kaj reirante sian antaŭan vojon tiel, ke fine ĝi troviĝis tie, kie Kiŝ je la komenco renkontis ĝin. Nun la urso jam estis tute malsana kaj ne povis iri plu. Tial alproksimiĝis Kiŝ kaj mortpikis ĝin.

— Kaj poste? — demandis Kloŝ-Kŭan.

— Tiam ni forvenis, dum Kiŝ senhaŭtigis la urson, kaj ni kuris rapide al vi, por ke vi sciu pri la mortigo.

Kaj tiun tagon, posttagmeze, la virinoj hejmentrenis la viandon, dum la viroj kunsidis en la konsilejo. Kiam alvenis Kiŝ, ili invitis lin veni al la konsilejo, sed li respondis dirante, ke li malsatas kaj estas laca. Li ankaŭ diris, ke lia igluo estas granda kaj komforta kaj povas enhavi multajn homojn. Kaj tiel forte ili volis scii pri la okazintaĵoj, ke iris al la igluo de Kiŝ la tuta konsilantaro kun Kloŝ-Kŭan antaŭe. Kiŝ estis manĝanta, sed akceptis ilin kun respekto kaj sidigis ilin laŭ ilia rango. Ikiga montriĝis jen fiera, jen embarasita, sed Kiŝ estis tute trankvila. Kloŝ-Kŭan rerakontis la sciojn kiujn alportis al li Bim kaj Bon.

— Do ni deziras klarigon, ho Kiŝ, pri la maniero de via ĉasado. Ĉu vi uzas la sorĉarton?

Kiŝ levis la vizaĝon kaj ridetis.

— Ne, ho Kloŝ-Kŭan, ne konvenas, ke mi nura knabo, sciu ion pri sorĉistinoj, kaj pri tiuj mi nenion scias. Mi nur eltrovis rimedon, per kiu mi povas facile mortigi la glaciurson, Jen ĉio! Tio estas „cerbarto“, ne „sorĉarto“.

— Kaj ĉu povas fari tion ĉiu homo?

— Ĉiu homo.

Estis longa silento. La viroj rigardis la vizaĝojn reciproke, kaj Kiŝ daŭrigis la manĝadon.

— Kaj… kaj… ĉu vi sciigos nin, ho Kiŝ? — fine demandis Kloŝ-Kŭan per tremanta voĉo.

— Jes, mi sciigos vin.

Kiŝ, suĉinte oston, leviĝis.

— Estas tute facile. Jen!

Li prenis maldikan pecon da balenosto kaj montris ĝin al ili. La pintoj estas tiel akraj kiel la kudriloj. Li zorge faldis la pecon da osto tiel, ke ĝi kaŝiĝis en lia mano. Tiam, subite, li lasis ĝin refleksiĝi. Li prenis pecon da graso.

— Jen! — li diris. — Oni prenas peceton da graso kaj faras en ĝi kavaĵon. Nun en la kavaĵon oni enmetas la balenoston rigide falditan kaj fiksas ĝin per alia peceto da graso. Poste, oni metas ĝin ekster la domon, kaj ĝi frostiĝas kiel pilko. La urso englutas la pilketon, la graso fluidiĝas, kaj la posto kun akraj pintoj streĉiĝas rekta. La urso malsaniĝas, kaj kiam la urso estas tre malsana, oni mortpikas ĝin. Estas tute simple.

Kaj Ugh-Gluk diris: „Oh!“ Kaj Kloŝ-Kŭan diris: „Ah!“ Kaj ĉiu diris ion laŭ sia propra maniero, kaj ĉiu komprenis.


Kaj tio estas la rakonto pri Kiŝ, kiu vivadis antaŭ longe sur la bordo de l’ polusa maro. Ĉar li uzis „cerbarton“ kaj ne sorĉarton, li levis sin el la plej humila igluo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo de la vilaĝanoj, kaj, dum sia tuta vivo — oni diras — la gento prosperis, kaj nek vidvino, nek malfortulo laŭtploris dum la nokto pro manko de viando.

El la angla: E. H. COLLISON.
[Ornamaĵo mankas]