Paĝo:Literatura Mondo - Februaro 1923.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La fiŝa supo estas preta. Dum oni manĝas ĝin, la parolado plivigliĝas. La suno sin montras inter la nuboj, ludas sur la pintoj de l’ arboj, ĵetas eĉ al ni, en la dometon, tra la spektre rustiĝinta vitro, sian luman rideton, lumigas la fumitajn murojn kaj ekbrilas sur la kalvaĵo de la maljuna avo — ĉefo de la komunumo.

Orumiĝis la ŝaŭma polvo super la akvofalo. Ore ekbrilis la mevoj-petoluloj, falĉantaj la densan, rezinodoran aeron per siaj flugiloj brilantaj falĉiloj.

Ni parolas pri salmo, pri novaj fiŝkaptetoj, pri „aŭtunaj lokoj“, pri la malfacila transiro inter la du lagoj, laŭlonge de „tajbola“ aŭ sur la terkolo, tra kiu oni trenas la boatojn sur tero.

— Diru, — demandis iu veturigisto la komunuman ĉefon — kiel oni nomas ruse la ŝtonon, kiu kuŝas duonvoje sur la „tajbola“?

— Ni nomas ĝin „kaŝita trezoro“ — respondis la ĉefo.

— Atendu, mi rakontos, — sin enmiksas Mikaelo, ricevinte gajan humoron. — Jen aŭdu.

— Antaŭ tre longe okazis ĉi tio, en antikvaj jaroj; al lopinoj tiam venadis „ŝiŝoj“[1] por prirabi ilin ĝis ostoj. Ĉiujn ili mortigis; virojn, virinojn, edzinojn, infanojn eĉ plej junajn; kion ajn ili trovis, ĉion ili rabis. Litajn kovrilojn felaĵojn, perlojn, monon. Plej ofte ili venis per boatoj — ili timis la tundron: ilin povus mortigi tie Laponoj! Kaj la homoj vivis en tiu tempo, kvazaŭ bestoj, sub tero: fosis kavaĵojn, kovris ilin per branĉoj defalintaj de arboj, kaj super ilin metis ŝtonojn. La tuta „pogosto“[2] konsistis el similaj hejmoj.

— Kaj tiam aperis la sciigo, ke denove venas „ŝiŝoj“; la Laponoj komencis surŝuti la kavaĵojn per tero, lasis en ili nur pezajn objektojn, ĉion alian ili forportis al la „varakoj“, tien, kie la sovaĝa cervo kuras sur konataj al ĝi vojoj. La Laponoj de Notozero timis eĉ loĝi pogrupe, komunume; ili pli multe ol aliaj estis turmentitaj de la „ŝiŝoj“.

— Ili havis tiam grandan sorĉiston. Longe, longe, antaŭ tri homaj generacioj li vivis, kaj nur de li estis esperebla la savo. Li faris tiel: kiam la malfeliĉuloj alportis sian havaĵon al tiu loko, — pri kiu vi ĵus demandis — al la ŝtono, tiam la sorĉisto diris ian sorĉan vorton kaj la tuta havaĵo fariĝis ne plu videbla; venis la „ŝiŝoj“, nenion ili trovis… Kaj kiam ili estis foririntaj, la sorĉisto revenis al la loko, diris ian vorton — denove oni povis ĉion vidi, kaj la Laponoj forportis sian havaĵon.

— Sed jen, okazis, ke kaŝinte tiamaniere la havaĵon, la sorĉisto dumtempe mortis. Ne povis plu trovi la Laponoj sian havaĵon. Poste ofte ili vizitis la lokon, volis preni la kaŝitan trezoron, sed ne sukcesis; ili ne sciis la ĝustan voston. Estis multaj bonaj sorĉistoj en pasintaj tempoj, kaj mia avo ankaŭ ne estis ja malbona, tamen eĉ li ne povis trovi la kaŝitaĵon.

— Foje venis mia avo por serĉi tiun trezoron, akompanita de malgranda laponlanda hundo. Diris la avo ian vorton, supozeble malĝustan, tuj el post la ŝtono aperis tri grandaj homoj tute nudaj, nevestitaj. Ekvidis ili la avon kaj komencis lin persekuti. La avo en timo ekkuris: li kuris rapide, sed la persekutantoj fariĝis ĉiam pli kaj pli proksimaj. Haltis tiam la avo, prenis bastonon kaj desegnis per ĝi cirklon, — la avo estis ja bonego sorĉisto — ili flankumis ĉirkaŭ ĝi kaj ne volis foriri. Komprenis tiam la avo, ke ili bezonas sangoferon. Tre bedaŭris la avo, sed tamen estis devigita mortigi la fidelan hundeton. Tiam la homoj iris for.

— Alian fojon denove sin preparis la avo esplori la kaŝitaĵon…

Tiel daŭras la fabelo-rakontado, kiel survolvitan fadenglobon malvolvas ĝin Mihaelo, lasas unu, komencas alian fabelon. Li havas bonan rakontan humoron.

Jam malheliĝis la sunaj radioj, tra la malfermita pordo fluas per konstanta plaŭdo la bruo de la akvofalo kaj intermiksas sin kun la egaltona voĉo de la rakontanto.

Ne por mi jam daŭras la rakontado; aŭtomate aperas la fabeloj kaj rakontoj kaj mi plu povas kapti nek komencon de la unua nek finon de la dua, mi ne povas distingi veran okazintaĵon de fabelo: influaj fariĝas la simplaj vortoj kaj ili kredigas al mi ĉion, kiel al vera Lapono.

— …En tiuj jaroj multaj en fero vestitaj svedoj venis de okcidento. Ili trovis la Songelan „pogoston“ — ĉiujn mortigis, iris por serĉi la Notozeran kaj komencis rabi la rusojn, loĝantajn apud la Blanka Maro. La Notozera pogosto staris tiam ĉe la akvofalo, ĉiuj loĝis en terkavaĵoj. Sendis la Songelanoj sciiganton: „ĉiujn“, li diris, „mortigas la svedoj“. Ekploris la notozeranoj. Surfosis siajn kavaĵojn, sidiĝis en boatojn kaj ekveturis laŭlonge de rivero Tuloma al granda germana insulo je sep kilometroj de la akvofalo. Ĉiujn siajn cervojn ili translokigis tien. Sur la suda promontoro de l’ insulo ili starigis du gardantojn, kaj ĉiuj aliaj sin kaŝis en la arbetaĵoj. Sed la gardistoj ekdormis pli frue ol la aliaj. Dum la longa atendado ili opiniis, ke nenia danĝero venas, ili pensis, ke la songelanoj simple trompsi

ĉiujn pro serĉo kaj tial ekdormis la gardantoj.

  1. Svedaj migrantaj rabistoj.
  2. Lapona vilaĝo.