Paĝo:Literatura Mondo - Januaro 1923.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li devis doni siajn kampojn kaj forlasi la domon. Kiel taglaboristo li devis labori sur siaj antaŭaj kampoj. En fremdula ĉambrangulo eduki la idojn — je sklavoj kiel li mem.

Kaj Koras ekĝemis.

„Tio ŝajnis esti tiel aranĝita“, li meditis. „La mondo ne povis resti alie ol tiel. Tio estis ordo kaj justeco sub la lazura ĉielo. Ne estas donita feliĉo al ĉiu!“ li ĝemis, levetante la korbon sur la maljunaj ŝultroj.

Ĉar eĉ tiuj ne ricevis pli bonan vivon, kiuj estis serĉintaj ĝin en aliaj landoj, post la insuloj kaj maroj. Estas riĉeco kaj malriĉeco ĉie, kien povas iri la mallongaj piedoj de l’homo.

Kaj Koras vidis, kiel malsupre, en la insulestra boathaveno,