Paĝo:Literatura Mondo - Januaro 1935.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
MIA AŬTOBIOGRAFIO
— LEO BELMONT —

Mi estis vere kortuŝita per la afabla propono de s-ro Wiesenfeld, en la nomo de l’ tre ŝatata »Literatura Mondo«, ke mi skribu mian aŭtobiografion. Sed ĉi tiu propono multe min hontigis kaj klopodigis, ĉar mi havas nek aŭton (aŭtomobilon) post peza kvindekjara laboro literatura, nek biografion. Homo, kiu estis dum sia tuta vivo (ĝis la sepdeka jaro!) alforĝita kiel punlaborulo al sia skribotablo, skribis cent volumojn (ne kalkulante la ne malpli grandan publicistan laboron en multaj gazetoj kaj en amaso da manuskriptoj »postmortaj«) ne havis tempon por vivi kaj konsekvence ne povas havi biografion, teksitan el interesaj faktoj, laŭ ekzemplo de Napoleono, Benvenuto Cellini, Casanova, aŭ — Landru.

Duaflanke, por skribi sian aŭtobiografion kaj tiel perdi la karan tempon, oni devas iomete ami sin mem (al tio rajtigitaj estis Goethe aŭ Rousseau) kaj havi tempon liberan, kiel Napoleono sur Sankta Heleno, dum mi tiom ne amas min mem, ke dum razado ĉe l’ barbiro — se mi tiam ne estas okupata per pensoj, kaj okaze vidas mian reflekton en spegulo — volonte mi disrompus tiun spegulon. Nur saĝa instinkto min detenas de tiu vandala ago, ĉar mi scias, ke por rompita spegulo mi ne havus rimedojn pagi al la barbiro kaj ke mi devus doni klarigojn al la policista potenco, kio ne estas granda plezuro.

La leganto tamen ne devas pensi, ke mi similas al Quasimodo.

Tiu humoro de sinmalamado estas nur idiosinkrazio, esprimita ankoraŭ en mia infana malkontenteco, kiam mia ŝatata patro ordonis al mi eklerni la arton de skribado — tute senbezone. Se la tezo: »tempo estas mono« havas ian sencon, (kontraŭ la faktoj de kriza senlgboreco, kiam oni havas multegon da tempo sen unu groŝo en poŝo), kaj se, konsekvence, senmoneco estas sentempeco, vi povas ja diveni, ke mi tute ne havas tempon okupiĝi pn mi kaj skribi mian aŭtobiografion.

Tiuj ĉi maloportunaj cirkonstancoj devas akiri al mi ĉe la legantaro pardonon, ke mi ne donos aŭtobiografion veran, sed ion tute nedifineblan, karikaturon de aŭtobiografio. Nu, mi komencu!

Mi naskiĝis en Varsovio en la strato Agla (Orla) kaj sentas min nun kiel aglo kun flugiloj derompitaj, dank’ al miaj malamikoj kaj iomete al la amikoj, kun kiuj estis pli malfacile sin aranĝi. Poste, en mia junaĝo, mi vivis en la strato »Funga« ĉe angulo de »Pusa«, speco de strato »sovaĝa«, kie loĝis nia Majstro — kaj kiun estis tiel klopode transformi en »straton« Zamenhofan — (la strato tamen estas ankoraŭ nun sovaĝa). Poste mi vivis en multaj pli belaj stratoj, sed la puson kaj putrecon mi vidadis ĉiam, eklerninte penetri homajn animojn.

Mi naskiĝis en jaro 1865 en marto, t. e. tiam, kiam ĵus silentiĝis la tondroj kaj pafoj de la antaŭnelonga, malfeliĉa, lasta pola ribelo kontraŭ la rusaj uzurpuloj. Pro tio, ankoraŭ en la jaroj 1907—1913, kiam mi eldonis la semajnan gazeton »Libera Vorto« (kaj ĝin plenigis per miaj propraj laboroj preskaŭ de rando ĝis rando), mi estis devigita multe tondri kaj fulmi por anstataŭigi la ribelajn pafilojn per vorto… kio ne tute plaĉis al la registaro. Tion pruvis, ke mi estis lokita kvinfoje en diversaj malliberejoj pro ofendo al Lia Majesto, ktp. — kion tamen mi rigardas bagatelo, ĉar sidi pro la patrujo ne estas granda arto. La tagoj, kiam mi »vizitadis« la malliberejojn, kvazaŭ »inspektoro« — estas por mi pli agrablaj rememoroj, ol mia vivo; malagrable estis nur tio, ke multaj homoj en la stratoj renkontis min kun ekkrio: »ho! vi ree sidis!« — ĉar mi vidis, ke ili malpli interesiĝis pri tio, kio estis en mia kapo, ol pri tio, kio estis al mia »malkapo«. En tiu tempo mi jam sciis, ke la malliberejo de l’ tera vivo estas pli kruela, ol ĉiuj bagatelaj malagrablaĵoj de sidado inter fermitaj muroj; tio lasta ne malhelpis al mi, dank’ al mia edzino, eldonadi mian gazeton sub ŝia nomo kaj alia titolo (Polemikistos). Kun la rusaj registaranoj cetere mi helpis al mi tre bone, dank’ al eltrovita de mi sekreto: renkontinte saĝan oficiston, mi penis ĉiam esti pli saĝa, renkontinte malsaĝan, mi penis esti pli malsaĝa. Kia mi mem estas, mi ne povas diri. Mia amata edzino foje diras, ke mi estas geniulo, kaj foje, ke mi estas idioto




estas ellasataj eksterlanden. Sed voli estas povi. Troviĝis bonaj amikoj-samideanoj, kiuj elpledis por li esceptan permeson, por tre alta mona garantiaĵo. Kaj li ĉeestis la Okan. Kiu ne memoras lian paroladon, en kiu — post kiam Dro Zamenhof rezignis la titolon Majstro kaj petis, ke oni lin ne nomu plu tiel — li majstre pruvis, ke estus absolute neeble, ke la Esperantistaro lin ne rigardu Majstro. Majstro — li diris — restas por ĉiam majstro. Homo, kiu kreis la esperantistan mondon restos por ni kaj niaj posteuloj Majstro… Historia, neniam forgesebla oratoraĵo! (»Estimataj samideanoj kaj karaj frenezuloj!« — sprito kaj kortuŝo en plej arta kaj plej majstra mikso.)

*

Restus ankoraŭ tiom multege por diri! Pri lia dummilita agado, pri liaj personaj rilatoj kun la Majstro, pri liaj famaj funebro-paroladoj, pri liaj geniaj propagandaj publik-paroladoj, pri liaj prelegoj kun Baudouin de Courtenay, prof. Charles Richet (el Parizo) kaj aliaj plej famaj eminentuloj. Kaj kiom riĉega estas la parolad-repertuaro de tiu orbuŝulo dum niaj esperantaj solenoj! Longe ankoraŭ, tre longe tirus sin la filmo pri Leo Belmont. Unu homo, en unu artikolo povas plenumi eĉ malgrandan parton de biografio, kian meritus Belmont… En la antikvaj Arkadiaj tempoj, kiam la dioj marŝadis sur la tero, estis ĉies deziro ekkoni la sekreton: kiel distingi de homo dion? Troviĝis tamen, kiuj malkovris la sekreton: por distingi homon de dio, oni devas vidi, ĉu li havas ombron. Dioj ne havas ombrojn. Bone! Sed kiel distingu blindulo?… Blindulo — ne distingas.

Leo Belmont! Kiu ne estas blinda — tiu vin rimarkas.

Leo Belmont! Ankaŭ nia Majstro havis tre pezajn jarojn. Vi malgraŭ ĉio profetis al li per neforgeseblaj vortoj: Vi venkos, Sinjoro, vi venkos!

Leo Belmont! Je via sepdeka jaro permesu ripeti la eterne memorindajn profet-vortojn: VI VENKOS, SINJORO, VI VENKOS!

Varsovio, decembro 1934.

Edvardo Wiesenfeld.