Paĝo:Literatura Mondo - Januaro 1935.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La veturigisto
— Hans Weinhengst —

Tridek ses el siaj kvindek kvar vivjaroj Ferdinando Nerapido pasigis kiel veturigisto. Dum la lastaj dudek unu li vartis kaj kondukis la ĉevalojn de la transportentreprenisto Mallanto.

Ferdinando amis sian profesion kaj la ĉevalojn. Li konis siajn bestojn, kiel patrino konas siajn infanojn. Li sciis iliajn kutimojn, bonecojn kaj malfortojn. Se unu el ili foje ekmalsanis, li tuj rimarkis tion, venigis kuraciston kaj flegis la malsanulon, ofte kaj volonte oferante sian liberan tempon senpage. Li prefere faris superhorojn senkompense kaj veturis, se necese, duan fojon koste de sia ripoztempo, ol foje troŝarĝi la veturilon kaj tropenigi la ĉevalojn. Neniam li uzis vipon. La plej fiera tago en lia vivo estis, kiam foje la gazeto enhavis lian bildon kun artikoleto titolita: Modela veturigisto, en kiu oni laŭdis lin kiel »bestamikon« kaj menciis lian tridekjaran deĵoradon en la profesio.

»Siajn« ĉevalojn li kutimis bapti per belsonaj nomoj. La lasta paro, kun kiu li laboris, ekatentis al la nomoj »Pegazo« (Ferdinando estis aŭdinta de iu, ke tiel nomiĝis fabela poezia ĉevalo) kaj »Merkuro« (laŭ fama ĉevalo venkinta en pluraj gravaj vetkuradoj).

Kun Pegazo kaj Merkuro li speciale amikiĝis. Ili estis — laŭ li — la plej bonaj tirĉevaloj en la tuta lando. Ĉe ili serĉis kaj trovis konsolon, kiam li perdis sian edzinon post dudektrijara harmonia kunvivo. Kun ili li pasigis multajn dimanĉajn kaj festotagajn horojn, de kiam li estis vidvo. Ĉar li estis unu el la tre malmultaj veturigistoj, kiuj ne ŝatis sidi en gastejo kaj drinki.

Li estis trankvila, flegma viro. Tamen li povis surprize koleriĝi vidante, ke iu brutalis kontraŭ bestoj, speciale se iu kolego batis ĉevalojn jungitajn antaŭ troŝarĝita veturilo. »Ĉion necesan oni devas atingi per bona trakto kaj pacienco« li kutime diris en diskutoj kun kolegoj, kiuj asertis, ke ili ne povus malhavi vipon.

Pro ĉio ĉi lia maljuna sinjoro tre ŝatis Ferdinandon Nerapido kaj sciis taksi liajn servojn. Lia filo, la juna Mallanto jam kiel knabo ofte veturis kun Ferdinando sur la veturigista sidloko. Tial ili iom malfacile decidiĝis sekvi al la konsilo de bona amiko kaj vendi ĉevalojn kaj veturilojn por anstataŭigi ilin per pli moderna trafikilo, per aŭtomobilo. Sed negoco ja estas negoco kaj profito por entreprenisto finfine pli gravas ol feliĉo aŭ malfeliĉo eĉ de plej bona servisto. La bona amiko demonstris al du sinjoroj Mallanto, ke la konservad- kaj aliaj kostoj por aŭto estas malpli altaj ol tiuj por ĉevaloj; ĉi tiuj povas malsaniĝi, bezonas varton kaj nutron, eĉ se dum tuta monato oni ne laborigas ilin, ktp., ktp. Cetere oni povas per aŭtomobilo transporti pli dum unu tago ol per ĉevaltirata veturilo dum tuta semajno. Ĉevaloj entute elmodiĝas kaj oni ja devas paŝadi kun la progreso!

Malagrable estis al la sinjoroj komuniki sian decidon al la longjara fidela servinto Ferdinando, kvankam ili havis konsolon por li: li ne estos maldungata, oni havos alian okupon por li. Kiam fine la juna Mallanto per singardaj vortoj informis la veturigiston, li mem estis tuŝita pro la efiko: Nerapido aspektis dum momentoj kvazaŭ li estus trafita de apopleksio; li paliĝis, rigidiĝis kaj devis firmteni sin por ne fali. Kiam li iomete refortiĝis, li klopodis persvadi la sinjoron lasi almenaŭ lian ĉevalparon, Pegazon kaj Merkuron, ne anstataŭigi ilin per aŭto, kaj li parolis mirinde elokvente:

»Ĉevaloj tamen estas ĉevaloj, vivaj estaĵoj kun okuloj kaj prudento. Se foje la homaj sensoj nebone funkcias, tiam la sanaj instinktoj de la ĉevalo evitas akcidenton. Sed motorveturilo? Kiom da kunpuŝiĝoj, mortpremoj kaj alispecaj akcidentoj okazadas! Kiom ofte miaj ĉevaloj jam fortiris nefunkciantan aŭtomobilon de ie, kie ĝi malhelpis la trafikon! Kaj mi dubas, ĉu la nutraĵo por ĉevalo pli kostas ol benzino kaj oleo por tia stinkveturilo. Ĝi pli rapide kuras, jes. Sed ĉu tio por vi tiom gravas, sinjoro? Ĉu gravas, ŝpari duonan aŭ eĉ tutan horon en unu veturo, se oni poste devas atendestari iufoje du-tri horojn antaŭ fervoja aŭ dogana magazeno aŭ antaŭ negocejo?«

Kaj viaj ĉevaloj, sinjoro! Ili estas kvazaŭ kanto! En la tuta urbo oni envias vin pro ili.«

La sinjoro ja tuŝate kaj flatate aŭskultis. Li sufiĉe estis homo por kompreni la afliktiĝon de la veturigisto, kiu kun tia amo kroĉiĝis al la ĉevaloj kaj nun devos disiĝi de ili. Ĉevaloj nun entute malmultiĝas kaj estas tre dubinde, ĉu Ferdinando, ne plu juna, refoje trovos postenon kun ĉevaloj. Do li adiaŭos de la bestoj verŝajne por ĉiam. Tial la sinjoro tre kompatis lin.

Tamen negoco nuntempe ne permesas sentimentalajn konsiderojn. Li ja faras, kion li povas, por la maljunulo: li proponas al li postenon de kunveturanto sur la aĉetota ŝarĝaŭto. Akceptante tion Ferdinando evitos maldungiĝon.

Sed ĉi tiu nee skuis sian kapon. Tiam la juna sinjoro bedaŭre levetis la ŝultrojn kaj diris:

»Nu, pripensu la aferon ĝis lundo, Ferdinando! Ni tre bedaŭrus, se vi, kiu tiom longe kaj bone servis al nia firmo, kaj ankoraŭ longe kaj bone povus servi, forirus de ni.«

Dosiero:Blau-Bán - Maljuna virino, Literatura Mondo, Januaro 1935.jpg


Ordono, ke li por la tago de la vendo metu la