Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

simbolo de tio, ke la poeto naŭziĝis pri la nuntempa tera vivo malpura, kovrita per ŝlimo de la terura superakvego de l' milito kaj volas rifuĝi tien, kien ne povis atingi la malpuraj ondoj. Kaj laŭ ĉi tiu simbolismo la dramo estas la tragedio de tiuj, kiuj ne trovas sian lokon en la nuna malpura, konfuza mondo, kie nur la malhonestuloj kaj perfortuloj povas vivi kaj prosperi.

El ĉi tiu frumatura, orfa, por morto destinita generacio li prenas sian heroinon. Lonti estas bela revema 17-jara knabino, filino de grandmonda sinjorino. Ŝi abomenas sian ĉirkaŭaĵon, la histeriajn, afektajn amikinojn, la amaton kaj fianĉon de sia eksedziniĝinta patrino: militmilionulon, kavaliron de l' konjunkturo. Kaj ŝi amas, kun la ĉasta adoro de sia pura animo, junulon, kiu estas — enamiĝinta al sia patrino. Kaj kiam ŝi ekscias ĉi tion, ŝi perdas la ekvilibron de sia animo. Kun la obstina peno de l' frenezo ŝi elŝiras sin el la marĉa tera vivo, surmetas la flugilojn, kiujn ŝi ricevis por maskobalo kaj portas ilin, fermiĝinte en sia ĉambro; ŝi kreas por si ĉielon, ĉar ŝi jam povas vivi nur en ĉi tiu artefarita ĉielo. Kaj kiam la anĝelĥoro de la kristnaskfestantaj knaboj eksonas sub la fenestro, tra la fenestro ŝi elflugas, ŝi flugus — kaj ŝi falas el la alto kaj frakasas sin, kompatinda anĝelo kun flugiloj el metalfadeno kaj ĉifonoj.

(-las)