Saltu al enhavo

Paĝo:Literatura Mondo - Novembro 1922.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La plej granda tasko de nia epoko estas harmoniigi nacian penson kaj internacian senton. La plej perfekta ilo por tio estas Esperanto, pri kiu diras nia himno:

„Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian“.

La estonteco kuŝas en niaj manoj kaj ĝi dependas de niaj fervoro kaj persisteco. Aŭ efektivigi tiun harmonian konsenton, aŭ refali de la alteco de nia kulturo en la barbarecon de antikvaj epokoj, jen estas la du eblaĵoj de nia estonteco. Ĉiu devas klopodi, ke evitante la duan oni atingu la unuan. Por tiu celo providenca ilo estas nia kara lingvo Esperanto.


D-ro ALEKSANDRO GIESSWEIN




LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO
rabindranath tagore


SERVISTO:

Indulgu min, serviston, ho reĝin’!

REĜINO:

De mia festo venis ĵus la fin'.
Servistoj miaj ĉiuj iris for.
Vi kion volas je malfrua hor' ?

SERVISTO:

Se la aliajn ĉiujn vi forsendis,
Jen mia temp'. La vicon mi atendis.
Kaj vin demandas: kian servon doni ?
Serviston lastan volu do ordoni.

REĜINO:

Ĉu vi esperas post malfrua veno...

SERVISTO:

Gardisto via esti en ĝardeno.

REĜINO:

Ĉu do perdiĝis tute saĝo via ?

SERVISTO:

Jen, mi rezignas pri labor' alia.
Mi glavon, lancon en la polvon ĵetas.
Ne sendu min, reĝino, mi vin petas,
Al reĝaj kortoj en la malproksimon,
Min kun arme' ne sendu trans la limon
Por almilita, glora entrepreno,
Sed faru min gardisto de l' ĝardeno.

REĜINO:

Kaj kio estos tiam viaj devoj ?

SERVISTO:

Servisto estos mi de viaj revoj.
Mi flegos la vojeton en ĝardeno
Iratan de vi dum matenpromeno,
Sur kiu laŭde vin laŭ via ir'
Salutos floroj svenaj pro l sopir'.
Per balancil' mi lulos vin laŭvole,
Dum saptaparna branĉ’ vin ombros mole,
Kaj arĝentbrilo luna fruvesperon
Kisados vian puntan vestborderon.

Mi verŝos zorge, je vespero ĉiu,
Oleon freŝan en la lampon, kiu
Ĉe via lito nokte treme flamos,
Piedbenketon per zorgema mano,
Per sukoj de santalo kaj safrano,
Per desegnaĵoj miraj mi ornamos.

REĜINO:

Vi por vi volas rekompencojn kiajn ?

SERVISTO:

En mano teni manojn la graciajn
Kaj similantajn al lotusburĝonoj,
Ornami ame manartikojn viajn
Per bonodora ĉeno de festonoj.
Per suk' aŝoka pentri ruĝkolora
La haŭton de subtila via plando,
Kaj polvon lavi for per kis' adora,
Restintan sur la piedeta rando.

REĜINO:

Servisto, plenumiĝu via pet —
Gardisto estu do de l' ĝardenet'.

K. de KALOCSAY