Paĝo:Literatura Mondo - Oktobro 1922.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj ĉu Vi, kion ludas Vi antaŭ mi ? Ĉu Vi, konante min, volas, ke mi estu eĉ pli nervoza kaj malbenu la sorton kun la sukcesoj kaj gloroj, kun la certa triumfvojo kaj kun la eminentularo? Ho, ke la homo neniam povas esti kontenta kaj feliĉa! Eĉ se li atingis tion, kio estis la montpinto de liaj sonĝoj.“

„Amiko!“ respondis Arturo. „Mi tute ne intencis inciti Vin! Male! Mi volas al Vi konsili ion! Vi sufiĉe laboris kaj Vi sufiĉe suferas! Mi ne estas esperantisto, do mi ne opinias, ke tiel nepre necesa estas la nuna daŭrigo de Via laboro! La kongreso certe okazos kaj sukcesos ankaŭ sen Vi. Ankaŭ Via gloro ne perdiĝos! Ĉio ja estis Via laboro! Do mi, mallonge, konsilas al Vi: Iru kaj amu! La estonteco alportos al Vi nepre seniluziiĝon kaj trompiĝon! Eble tro frue! Sed certe! Nu, tiam Vi havos tempon reveni al Via idealo, kiun Vi ŝerce nomis al mi ĉiam Via sola, porĉiama fianĉino. Certe iom seka kaj senkisa amatino. Nu, tiu fianĉino atendos Vin fidele, se la alia jam delonge forlasis Vin aŭ Vi ŝin! Kaj Vi per duobla ĝojo kaj laboremo ekiros sur la vojo de Via ideo!“

Petro ŝanceliĝis. La unuan fojon depost kvin jaroj! Li pripensis! Se li ne iros morgaŭ! La dua sekretario, samideano Ludem ĝoje anstataŭos lin. La amikoj kaj la societo miregos. Oni atendos lin, sed vane. La lastajn necesajn skribaĵojn li matene sendos al ili, do la kongreso kaj la projektoj povos efektiviĝi bone! La diversaj raportoj estas pretaj! Certe estos sukceso granda! Nur la persona gloro forrestos, la konatiĝo kun famuloj. Sed al li jam estas egale, eĉ se ne sukcesos la kongreso! Se ne nun, do post jaro. Iam tamen venkos Esperanto! Iu jam laboros! Kial ĉiam li laboru! Li ne volas bruon, li volas ripozon — sur molaj kusenoj de knabina brusteto! Li volas karesadon — de mola knabina maneto! Li volas aŭdi la internan voĉon de knabina animeto, pura, kiel la flugiloj de ĉielaj anĝeloj. Li estas revanto! Revanto en la ideo, revanto en la amo.

— „Sed kiamaniere mi faru tion?!“ Li demandis de Arturo!

Arturo ekstaris. „Nu, mi povas jam iri trankvile! Vi estas savita! Ŝi pli volonte estos kun Vi ol kun Belhom, tion mi scias. Do atendu ŝin je la duono de la oka sur la bulvardo. La Amo estas tamen pli forta, ol la Ideo! Adiaŭ!“

Venis la nokto. Petro Fidelan longe ne povis ekdormi. Fine tamen venis la saniganta, mildekisanta dormo. Kaj li sonĝis. Li staris sur balkono de majesta domo. Super lia kapo flugpendis grandega verda standardo! La strato estis ornamita per standardoj. Ondegis homamaso. Apud li staris eminentuloj. Li fariĝis direktoro de nova instituto tutkontinenta, por esplori la evoluon de Esperanto Fremda reĝo sendis al li altan ornamon. La gazetoj skribis pri li ĉefartikolon. Liajn poemojn oni eldonis en mirindaj volumoj. Subite eksonis muziko! Dek muzikorkestroj ludis la himnon. Poste aperis marŝantaj trupoj. Antaŭe policanoj kun verda stelo sur la brakoj. Post ili verdflagita ĉaro kun la feino de Esperanto. Tion sekvis kantistaro kantante la „Tagiĝon“, Subite tambursono! Taĉmentoj de skoltoj pretermarŝis siajn standardojn svingante! Kaj alvenas la konatuloj, la amikoj, homamoso kaj ondego de entuziasma krio tra ĉiuj stratoj: „Vivu Esperanto! Vivu Petro Fidelan!“ Lian koron plenigas feliĉo! Esperanto festas sian triumfon kaj li ne vane laboris! Sed tiam li rigardas al la monteto apud la urbo kaj kvazaŭ li vidus tie iri du personojn. Unu el ili havas blondajn harojn kaj la blonda kapeto estas klinita sur la ŝultron de la alia. Li sentas frenezon kaj volas desalti de la balkono. Kaj li vekiĝas. Estas la sesa horo matene. La mateno de la granda tago! La triumfo de la ideo! „Li nepre devas ĉeesti!“ — Kaj tamen, tamen antaŭ liaj okuloj, kien ajn li rigardas, sur la muroj, en la bildkadroj, en la speguleto, sur la tablo, en la akvo de la lavujo, li vidas nu la saman blondan kapeton! Ĉu la ideo venkos…?

Pasis jam la deka horo. Post festa kantado de la himno la ministroprezidanto de la lando malfermas konferencon de la diplomatoj kaj reprezentantoj de sesdekunu ŝtatoj por diskuti pri la sorto de Esperanto. La ĉambrego estas plenplena. Ĉie regas entuziasmo. En la unua vico estas unu seĝo malplena. Oni atendas ĝian okuponton. Kelkaj ofte rigardas al la pordoj, ĉu eble li ankoraŭ venos?!

Sed for de la bruego de la urbo, sub la granda kovrilo de blua ĉielo, kvazaŭ en tera paradizo, iras brako en brako sur monta vojeto du homaj estaĵoj. La blonda kapo klinas sin sur la ŝultroj de la brunulo kaj la brunulo iras larĝespirante, feliĉe kaj entuziasme sur la vojo, kiu gvidas ŝajne al feliĉo eterna, sed kies turniĝon postmomentan tamen neniu scias. Li iras, kvazaŭ li estus alia homo, kaj en lia butontruo, je la unua fojo depost kvin jaroj, mankas la verda steleto.

PAŬLO BALKÁNYI.