Paĝo:Litova Stelo - Novembro-Decembro 1938.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

AL FRATOJ LITOVOJ.

Kiaj altaj montoj
aŭ profundriveroj
por ni baris rektan vojon
al komuna viv’?

Nia ter’ ebena,
la riveroj sablaj, —
nekomprenoj baris vojon
al komuna viv’!

Same sentis koroj,
samon diris pensoj,
sama sango en la vejnoj
vokis al kunviv’.

Fratoj niaj veraj,
plej sub sun’ proksimaj,
ni transiru la barilon
al komuna kort’.