Paĝo:Louÿs - La Rozo Supernatura, 1902.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

parano. Li hontis pensante, ke li reeniros hejmen, kun unu mano plena kaj la alia malplena. La unua filino estos senmezure kontentigita, ŝi kiu petis tro multe; kaj la dua nenion havos, ŝi kiu petis tiel malmulte.

Dum li malĝojis tiamaniere laŭlonge de l' kampoj kaj fruktejoj, subite rozo belega aperis antaŭ li sur sia trunketo.

Tie ĝi estis, sur la bordo de l' vojo. Al neniu ĝi apartenis. Li provis deŝiri ĝin kaj, surprizata, li ne povis. Kun tranĉilo en la mano li penis ĝin tranĉi, sen pli granda sukceso.

Tiam la rozujo skuiĝetis kaj el ĝi eliris voĉo diranta: Ĝardenisto, vi prenos mian floron, nur se vi promesos sendi al mi la virinon, al kiu vi donos ĝin, ĉar mia volo estas, ke ŝi danku al mi.

La kamparano, pli surprizita ol timigita, promesis, kaj dank' al tio povis deŝiri la Rozon. Reveninte hejmen li neniel forgesis, kion al li estis dirinta l' arbeto, kaj, tuj de la mateno sekvanta, la junulino sola foriris por serĉi la rozujon sur la vojo.

Ŝi do aliris al ĝi kaj ĝentile salutis. Sed tuj kiam ŝi ektuŝis per la mano la longan trunketon, de kiu la rozo estis deŝirita, ĉiuj aliaj malpale verdaj branĉetoj ekkreskis subite kaj ĉirkaŭis ŝin per dornhava reto.

Ŝi eĉ ne penis kontraŭbatali, tiom la dornoj estis