Paĝo:Louÿs - La Rozo Supernatura, 1902.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

teruraj! Ŝi metis la du manojn antaŭ siajn okulojn, kaj falis teren surgenue.

« Infanino kruela, diris al ŝi la rozujo; vi ne kontentiĝis elektante, kiel via fratino, donacon kiu dolorus neniun. Rozo estas ekzistaĵo vivanta. Tion vi sciis: kial vi mortigis ĝin? Nia suko fluadas en ni kiel la sango de l' homoj. Tion vi sciis: kial vi ĝin elverŝigis? Diru de nun adiaŭ al via formo homa, ĉar tuj mi vin ekprenos en min kiel alian floron tute similan, interŝanĝe pro la unua, kiun al mi estis doninta la printempo. »

Tion dirante, ĝi premis pli forte siajn branĉetojn dornoplenajn, kvazaŭ ĝi volus pisti la junulinon kaj ŝin malaperigi en sin; sed ŝi anstataŭ plendi, kaj tuŝita de pento pensis nur pri la vundo de tiu, kiu ŝin pistis vivan. Inter siaj teruroj, ŝi havis la lastan energion altigi sin ĝis la trunketo tranĉita, kien ŝi metis siajn lipojn fermitajn kun sia kompato, sia konsciencriproĉo, sia pardono.

Kaj tuj floro nova malfermiĝis antaŭ ŝia buŝo. La dornoj foriĝis, l' arbeto refariĝis tia, kia ĝi estis en l' antaŭtago, kaj la junulino restis sana kaj savita, vidinte flori antaŭ ŝia kiso ĉion, kion ŝi havis belan kaj bonan en sia animo.

Pierre Louÿs.