Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/308

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
291
MIRINDA AMO

eniris la oficejon de sinjoro Broadbent en Romford. La maljuna juristo tuj leviĝis kaj iris renkonte al la veninto. Lia akratrajta, senbarba vizaĝo montris liniojn, kiujn gravuris sur ĝin zorgego kaj profunda malfeliĉo. Lia altkreska, nedika figuro kurbiĝis kvazaŭ pro peza ŝarĝo sur lia koro. Videble penante regi emocion, li etendis al Vilfrido la manon kaj ekparolis:

— Sidiĝu, sinjoro Gallimore — aŭ ĉu mi diros sinjoro Morton?

— Mia patrino deziras, ke mi alprenu mian propran nomon, Morton.

— Nu, mia kara, juna amiko, mi forte deziris manpremi vin . . . de kiam . . . nin trafis tiu terura sortobato. — Li eksilentis. Lia brusto forte laboris, kaj liaj buŝanguloj iom tremetis. — Pardonu, sinjoro Morton, se, momente, sentoj de malĝojo kaj honto superregis min kaj se mi, sekve, ne akceptis vin tiel ĝentile kaj ĝoje, kiel mi intencis.

— Mi tute komprenas, sinjoro Broadbent, kaj, kredu min, mi plej sincere kunsentas kun vi kaj kun via familio. Sed ni ne plu parolu pri tiuj malĝojigaj okazintaĵoj.

— Vi estas tre aminda; sed mi volas diri tion, kio estas mia devo diri. Mi volas konfesi, ke mi maljuste agis kontraŭ vi, sed, volu kredi, pro nescio. Plue, mi volas certigi vin pri mia, nia altestimo, nia admiro: vi estas viro de tre malofta, alta nobleco. Nenian oferon mi opinios tro granda por iagrade repagi . . .

— Eĉ ĝis doni al mi la manon de via filino, sinjoro Broadbent? — demandis Vilfrido ridetante?

— Estos por mi granda honoro, sinjoro Morton, akcepti vin kiel estontan bofilon, kaj kun la plej granda konfido mi metos la manon de nia karega Flora en la vian. Ŝi estas bona, nobla knabino kaj inda vin. — Dirante tion la maljuna juristo ekprenis ambaŭ manojn de Vilfrido kaj tre kore premis ilin.

— Mi tre varme dankas vin, sinjoro Broadbent; vi tre feliĉigas min. Flora estas vere perla knabino, kaj mi penos fariĝi inda ŝin.