Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/188

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO VIII


Tri tagojn poste Leonardo alvenis en la halegon de la Estación de Buena Vista en Meksiko. Starante ĉe la sojlo de la kupea pordo, li trankvile ĉirkaŭrigardis la interpuŝiĝantan, bruan amason da alvenintoj, bonvenigantoj, pordistoj kaj oficialemaj oficistoj. Tamen lia koro ekbatis iomete pli rapide. Ĉu iu venis renkonti lin; kaj kian sciigon li alportos? Jes, jen li ekvidis malgrandan verdan flagon, flirtantan super la kapoj de la homoj. Tre kontente Leonardo alpaŝis al la portanto de la Esperantista standardo kaj per mangesto salutis lin. Tio estis juna sinjoro de eleganta, plaĉa eksteraĵo, kiu, deprenante sian larĝrandan ĉapelon, alproksimiĝis al la veninto, kaj kun ĝentila klinsaluto kaj gaja rideto bonvenigis lin:

— Mi havas la honoron saluti sinjoron Leonardon Marston; ĉu ne? Malfeliĉe nia U. E. A.-deligito, sinjoro Fernando Diaz, ne estas hejme, sed lia patrino petis min anstataŭi lin. Mia nomo estas Juan Céspedes. Jam ni, kelkaj el niaj klubanoj, sukcesplene laboris por vi.

— Ho, efektive! — ekparolis Leonardo, kore manpremante la junan Meksikianon. Vi kaj viaj amikoj estas treege komplezemaj kaj vere agas laŭ la plej bonaj tradicioj de Esperantujo.

Kun feliĉa mieno sinjoro Céspedes respondis:

— Ni estas tre fieraj tiel servi al angla samideano. Mi estas tute certa, — li diris pli mallaŭte, kun sub-

183