Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tojn;–kaj nun, mi jam estas nenio por ĉiuj tiuj; ili forgesis eĉ mian nomon.

Kiom da certigoj, kiom da proponoj de servo! Ilia riĉeco estis mia. Mi povis fidi al ilia eterna kaj senkondiĉa amikeco!

Mia kara Rozino, kiu ne proponis al mi siajn servojn, faras al mi la plej grandan servon fareblan al homo: ŝi min amis iam, kaj amas min ankoraŭ nun. Tial mi ne timas diri tion: mi amas ŝin per parto de la sama sento, kiun mi havas al miaj amikoj.

Oni pri tio diru, kion oni volos.


ĈAPITRO XVIII

Ni lasis Joannetti’on en la sintenado kaŭzita de la miro, senmove antaŭ mi, atendante la finon de la belega klarigo, kiun mi komencis.

Kiam li vidis min enmetanta subite la kapon en mian noktan surtuton kaj tiel finanta mian klarigon, li ne dubis unu momenton, ke mi haltis pro manko de bonaj argumentoj, kaj ke li sekve venkis min per la malfacila problemo proponita al mi.

Malgraŭ la supereco, kiun li tiel akiris super mi, li ne eksentis la plej malgrandan fierecon, kaj ne penis profiti sian venkon. Post momenta silentado li prenis la portreton, remetis ĝin sur ĝian lokon kaj foriris senbrue, marŝante per la pinto de la piedoj. Li bone komprenis, ke lia apudesto estas kvazaŭa humiligo por mi, kaj lia delikateco inspiris al li la penson eliri, ne rimarkigante min pri tio.—Lia konduto en tiu okazo interesis min forte, kaj enlokis lin pli profunden en mian koron. Li sendube trovos lokon ankaŭ en la koro de la leganto; kaj se iu tiel malsentema estas, ke li rifuzos ĝin al li post la lego