Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diferenco en miaj amikoj! Kiam mi ekzamenas ilin tiam kaj hodiaŭ, mi vidas ilin mortige agititaj de projektoj, kiuj nun ne interesas plu ilin. Okazintaĵo ŝajnis al ni granda malfeliĉo; sed mankas la fino de la letero, kaj tute forgesita estas la okazintaĵo; mi ne povas scii, pri kio oni parolis.—Mil antaŭjuĝoj sieĝis nin; la mondo kaj la homoj estis tute nekonataj de ni! sed kia varmeco en niaj rilatoj! kia intima amikeco! kia senlima konfideco!

Ni estis feliĉaj per niaj eraroj.—Kaj nun?—Ha, ne tiel estas nun! Ni devis legi, kiel la ceteraj, en la homa koro;—kaj la vero, falante apud ni kiel bombo, detruis je ĉiam la sorĉan palacon de iluzio.


ĈAPITRO XXXV

Facile mi povus skribi ĉapitron pri jena sekiĝinta rozo, se mi tion volus, kaj se la objekto estus inda je tio: ĝi estas floro de la antaŭjara karnavalo. Mi mem deŝiris ĝin en la varmejoj de Valentin, kaj en la vespero, unu horon antaŭ la balo, plena je espero kaj kun ĝoja kormovo, mi iris proponi ĝin al S-no de Hautcastel. Ŝi prenis ĝin, metis ĝin sur sian tualettablon, neniel rigardinte ĝin nek min.—Sed kiel ŝi povus atenti al mi? Ŝi estis okupata je la rigardado de ŝi mem. Starante antaŭ granda spegulo, kun la haroj jam aranĝitaj, ŝi donis la lastan tuŝeton al sia ornamiĝo; ŝi tiel forte priokupiĝis, ŝia atento estis tiel plene prenita de la ĉiuspecaj rubandoj, gazoj kaj plumfasketoj amasigitaj antaŭ ŝi, ke mi ne ricevis eĉ rigardon aŭ signon.—Mi submetiĝis; mi humile tenis pinglojn tute pretajn, aranĝitajn en mia mano; sed ĉar ŝia pinglujo estis pli proksime, ŝi prenis ilin el sia pinglujo,—kaj se mi alproksimigis la manon, ŝi prenis ilin el mia mano—senprefere; kaj por ilin trovi, ŝi palpetis, ne deturnante siajn okulojn de la spegulo, el timo, ke ŝi sin ne vidos plu.