Paĝo:Merchant - Kompatinda Klem, 1931.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

povus citi la frazon en miaj reklamoj, sed sen la lastaj kvar vortoj!!!!

La fruaj jaroj en la vivo de infano havas intereson nur por la patrino kaj kelkafoje por la patro, tial mi ne ĝenos la leganton per detaloj pri la amuzaj kaj allogaj trajtoj de Klement. Li similis al ĉiuj aliaj infanoj, ĉar li havis grandegan apetiton, puŝis la fingretojn en la okulojn de ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al li, dormis tra la tuta tago kaj kriegis tra la tuta nokto. Post iom da tempo, li eltrovis, ke peceto da ĉokolado plibone gustas post rulado en koto kaj ke ŝtrumpetoj estas pli komfortaj en la buŝo ol sur la piedoj. Jes, li similis al ĉiu alia infano en tiuj detaloj sed, bedaŭrinde, li havis tute kontraŭan sperton, kiam li komencis balbuti. Kutime, la unuaj sonoj kiuj venas el la buŝetoj de infanoj estas “Ma-ma” kaj “Da-da.” (Oni asertas ke en ĉi tiuj tagoj de universala patronado de la Kinematografo, la unua vorto estas “Jep”! sed tion mi ne konsentas. Hollywood havas multajn kulpojn sed ĝis nun la infanoj evitis la influon de ili.) Klem neniam aŭdis la belajn sonojn, ĉar lia “ma-ma” jam mortis kaj lia “da-da” neniam vizitis lin. Estis pro tio, ke la servistinoj ĉiam nomis lin: “Kompatinda Klem” kaj tiun nomon li portis dum multaj jaroj.

Kiam li atingis la okan naskiĝtakon, F-ino Moss, kiu feliĉe ankoraŭ zorgis pri li, prenis sian kuraĝon per ambaŭ manoj kaj eniris en la ĉeeston de Kensford.

“Sinjoro, mi petas vin, diru al mi, kion vi intencas fari rilate la edukadon de via filo. Estas necese, ke li nun vizitu ian lernejon. Ĉu vi faris iajn aranĝojn?”

“Ne… kaj ne intencas,” li grumblis.

“Pastro Welborn venis kelkafoje por konsulti vin. Li deziras, ke mi klarigu al vi, sinjoro, ke la leĝo de la lando… li mem estas ano de la edukada komitato… la leĝo postulas ke…”

“Ne parolu al mi pri la leĝo… mi faras leĝojn por mi mem kaj neniam permesos al S-ro Welborn, nek al la registaro, interveni inter mi kaj miaj planoj. La