Paĝo:Mickiewicz - Improvizacio de Konrad, 1910, Dobrzański.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eksterlanden en la jaro 1829-a. Vojaĝinte tra Germanujo, Italujo, Svisujo kaj Francujo, li ekloĝis en Parizo, kie li baldaŭ okupis la katedron de slavaj literaturoj en „Collège de France“. Liaj lekcioj iufoje pli similis inspiritan improvizacion de poeto, ol prelegon de profesoro kaj ofte ne estis sufiĉe vasta aŭlo, por enteni la entuziasmigitan aŭskultantaron. Mickiewicz multe agis kiel patrioto. Precipe en la lastaj jaroj de sia vivo, kvazaŭ antaŭsentante baldaŭan morton, li disvolvis energian, ne nur patriotecan, sed ankaŭ ĝenerale idean propagandon: li forlasis la katedron en „Collège de France“ kaj vojaĝadis tra Francujo, Svisujo, Italujo, predikante ĉie „kie estas oreloj por aŭskulti“ ideojn de libereco, amo kaj fratiĝo. Sed la pasia alvoko de l’ poeto ne trovis eĥon; ne multaj troviĝis, kiuj lin komprenis; li tamen ne ĉesis labori: ĉie li semis novajn pensojn kaj noblajn ideojn, certa, ke iam ili ĝermos por la bono de lia nacio kaj de la homaro… Enfine, elĉerpite de troa laborado, li mortis 1855-an en Konstantinoplo, kiam li venis Turkejon kun politika misio.

Altruisto en la vivo, Mickiewicz estis ankaŭ altruisto en siaj verkoj. Mi ne intencas tie ĉi nomi ilin ĉiujn, ĉar mankas loko, por ilin priparoli, kaj solaj titoloj ne multe klarigus; mi volas nur diri kelke da vortoj pri „Dziady“ („Festo de mortintoj“), kies III-a parto enhavas la „Improvizacion“.