Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/174

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Savaj konsiloj de Bartek, nomata Pruso — Soldata voĉo de Macjek Baptisto — Publika voĉo de sinjoro Buĥman — Jankjel konsilas al konkordo, kiun Fendilo tratranĉas — De Gervazo parolado, el kiu montriĝas grandaj efikoj de sejma elokventeco — Protesto de maljuna Macjek — Subita alveno de milita sukurso rompas la interkonsilon — Hejse, kontraŭ Soplicoj! <poem> Vice, Bartek sendito sian vorton diris Ĉar li ofte per ŝipo en Prusujon iris, Tial de samgentanoj li Pruso nomatis, Laŭŝerce, ĉar li prusojn malamis, kaj ŝatis Nur priparoli. Homo, progresinta aĝe, Kiu multe da mondo vizitis vojaĝe, De gazetoj leganto, politikkonscia, Povis multe klarigi per konsilo sia. Li tiel finis: "Tio estas help' ne vanta, 10 Sinjor' Mateo, mia frat' bonon faranta Patro kvazaŭ de ĉiuj ni. Mi al francaro Fidus milite, kiel al atutoj kvaro: Nacio militema; post Koscjuŝko nia Ne estis en la mondo militist' genia,