Paĝo:Mickiewicz - Sinjoro Tadeo, 1918, Grabowski.pdf/95

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Simulis dormon, tamen ne fermis okulon, Sed atendis meznokton. Enue, junulo Ĉe fenestrokovrila eltranĉo ekstraris, Por vidi, kion nokta domgardisto faris. Kiam gardist' foriris, Tade' elsaltinte, Fermis fenestron kaj al tero kliniĝinte, Laŭlonge de la muroj, ŝtelume forpaŝis. Kien? Ĉi tion densa noktvualo kaŝis.