Saltu al enhavo

Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/102

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 104 —

Don Karlos

Sufiĉas, Don Juan, mi vin komprenas. Ne tie ĉi mi volas preni vin, kaj la loko ĝin ne permesas; sed antaŭ ne longe, mi scios vin trovi.

Don Juan

Vi faros, kion vi volos. Vi scias, ke al mi ne mankas kuraĝo, kaj ke mi scias uzi mian glavon, kiam estas bezone. Mi tuj pasas tra tiu izola strateto, kiu kondukas al la granda monakejo; sed mi certigas al vi, ke ĝi ne estas mi, kiu volas dueli; la ĉielo malpermesas al mi tian penson; kaj se vi min atakas, ni vidas, kio okazos.

Don Karlos

Ni vidos vere, ni vidos.



SCENO IV-a


DON JUAN, SGANARELO

Sganarelo

Sinjoro, kian diablan stilon vi ekuzas tie? Tio ĉi estas multe pli malbona ol la cetero, kaj mi amis vin multe pli tian, kia vi estis antaŭe. Mi ĉiam esperis pri via savo: sed nun ja mi malesperas pri ĝi; kaj mi kredas, ke la ĉielo, kiu vin toleris ĝis nun, tute ne povas toleri tiun lastan abomenaĵon.