SCENO V-a
DON ALONZO, DON KARLOS, DON JUAN, SGANARELO
Don Alonzo, parolante al sia sekvantaro, kaj ne vidante Don Karlos kaj Don Juan.
Trinkigu tie miajn ĉevalojn, kaj oni konduku ilin post mi; mi volas marŝi iom piede. (Ekvidante ilin ambaŭ) Ho ĉielo! Kion mi vidas tie ĉi! Kio! mia frato, jen vi estas kun nia morta malamiko!
Don Karlos
Nia morta malamiko!
Don Juan, metante la manon sur la kapon de sia glavo.
Jes, mi estas Don Juan mem, kaj la supereco de l'nombro ne devigos min voli malmontri mian nomon.
Don Alonzo, metante la glavon en la manon.
Ha! perfidulo! vi devas perei, kaj…
Don Karlos
Ha! frato, haltu! Mi ŝuldas al li la vivon, kaj sen la helpo de lia brako, mi estus mortigita de la rabistoj, kiujn mi renkontis.
Don Alonzo
Kaj vi volas, ke tia konsidero malhelpu nian venĝon? ĉiuj servoj, kiujn faras al ni malamika mano, havas nenian meriton por aldevigi nian animon, kaj se oni devas mezuri la ŝuldon laŭ la ofendo, via dankeco, mia frato,