Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
— 10 —

Sganarelo

La bonulo estas tute ĉagrenita pro tio, kaj demandis min pri la kaŭzo.

Don Juan

Kaj kian respondon ci faris?

Sganarelo

Ke vi nenion diris al mi pri tio.

Don Juan

Sed plie, kia estas cia penso pri tio? Kion ci imagas pri tiu afero?

Sganarelo

Mi? Mi pensas, ne vin ofendante, ke vi havas ian novan amon en la kapo.

Don Juan

Ĉu ci kredas?

Sganarelo

Jes.

Don Juan

Je mia fido, ci ne eraras, kaj mi devas konfesi al ci, ke alia objekto forpelis Elviron de mia penso.

Sganarelo

He! Dio mia! mi scias mian Don Juan'on parkere, kaj konas vian koron kiel la plej grandan vagiston en la mondo; ĝi amas promeni de lokoj al lokoj, kaj ne tre plaĉas al ĝi restadi kie ajn.

Don Juan

Kaj ĉu ci ne trovas, diru, ke mi estas prava agante tiamaniere?