Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 83 —

SCENO V-a


DON JUAN, SGANARELO, LAVIOLETO

Lavioleto, al Don Juan

Sinjoro, jen estas sinjoro via patro.

Don Juan

Ha! jen mi estas bone! Mi bezonis tiun viziton por furioziĝi.



SCENO VI-a


DON LUIZ, DON JUAN, SGANARELO

Don Luiz

Mi vidas ja, ke mi vin embarasas, kaj vi tre facile vin senigus je mia veno. Por diri la veron, ni strange nin ĝenas unu la alian; kaj se vi estas laca min vidi, mi estas ankaŭ tre laca je viaj diboĉoj. Ho ve! kiel malmulte ni scias, kion ni faras, kiam ni ne lasas al la ĉielo la zorgon pri la aferoj, kiujn ni bezonas, kiam ni volas esti pli sagacaj ol ĝi, kaj ektedas ĝin per niaj blindaj deziroj kaj senpripensaj petoj! Mi deziris filon kun senegala fervoro, mi petis lin senĉese kun nekredeblaj ekscitaj: kaj tiu filo, kiun mi ricevas lacigante la ĉielon per petoj, estas la ĉagreno kaj turmento de tiu vivo mem, kies ĝojo