Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 89 —

mi petas pro tio, estas, ke vi korektu vian vivon, kaj avertu vian pereon. Savu vin, mi petas, ĉu pro amo al vi, ĉu pro amo al mi. Ankoraŭ unu fojon, Don Juan, mi petas vin per larmoj; kaj, se ne estas sufiĉaj la larmoj de persono, kiun vi amis, mi vin petegas per ĉio, kio estas plej kapabla vin tuŝi.

Sganarelo, flanken, rigardante Don Juan.

Koro de tigro!

Sinjorino Elviro

Mi deiras post tiu parolado; kaj jen estas ĉio, kion mi havis por diri.

Don Juan

Sinjorino, estas malfrue, restu tie ĉi. Oni loĝigas vin plej bone, kiel oni povos.

Sinjorino Elviro

Ne, Don Juan, ne min restigu plue.

Don Juan

Sinjorino, vi faros al mi plezuron restante, mi vin certigas.

Sinjorino Elviro

Ne, mi diras: ni ne perdu tempon per superfluaj paroladoj. Lasu min deiri rapide, faru nenian insiston por min konduki, kaj vi nur pripensu profiti mian averton.