Paĝo:Molière - Don Juan, 1906, Boirac.djvu/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
— 101 —

leĝon; kiu ne havas leĝon, vivas kiel bruta besto; kaj sekve, vi estas kondamnita al ĉiuj diabloj!

Don Juan

Ho! kiel bela argumentado!

Sganarelo

Post tio, se vi ne cedas, des pli malbone por vi!



SCENO III-a


DON KARLOS, DON JUAN, SGANARELO

Don Karlos

Don Juan, mi trovas vin ĝustokaze, kaj estas tre kontenta paroli kun vi tie ĉi prefere ol en via domo por demandi pri viaj decidoj. Vi scias ke tiu zorgo min koncernas, kaj mi prenis sur min, ĉe via ĉeesto, tiun ĉi aferon. Miaflanke, mi ne ĝin kaŝas, mi tre deziras, ke la aferoj pasiĝu kvietamaniere; kaj nenio estas, kion mi ne faros por inklini vian spiriton, ke ĝi volu preni tian vojon, kaj por vidi vin publike konfirmantan al mia fratino la nomon de via edzino.

Don Juan, kun hipokrita tono.

Ho ve! Mi volus ja, el mia tuta koro, doni al vi la kontentigon, kiun vi deziras; sed la ĉielo kontraŭstaras rekte; ĝi inspiris al mia animo la projekton ŝanĝi mian vivon, kaj mi ne havas nun aliajn pensojn, krom tute