SGANARELO
Kvin ses vilaganoj, vidante min pasi, venis al mi peti mian opinion pri diversaj malsanoj.
DON JUAN
Ci _respondis al ili, ke ci nenion komprenas pri tio?
SGANARELO
Mi? Tute ne. Mi volis defendi la honoron de mia vesto ; mi argumentadis pri la malsano, kaj faris al ili receptojn por ¢iu,
DON JUAN
Kaj kiajn kuracilojn ci ordonis al ili?
SGANARELO
Je mia fido, sinjoro, mi prenis ilin, kie ajn mi povis kapti ; mi faris miajn receptojn lati bontrovo, kaj estus ridiga afero, se la malsanuloj resanigus, kaj oni venus danki min pro tio.
DON JUAN
Kial ne ? Pro kia katizo ci ne havus la samajn privile- giojn, kiel Guj ceteraj kuracistoj ? Ili ne havas pli da parto ol ci en la resanigoj de malsanuloj, kaj ilia tuta arto estas nur .grimaco. Ili faras nenion, krom ricevi la gloron de la feliéaj okazoj ; kaj ci povas profiti, same kiel ili, la feli€econ de la malsanulo, kaj vidi aljugita al ciaj kuraciloj ¢ion, kio povas yeni el la favoroj de l’ sorta kaj fortoj de l’naturo,
SGANARELO
Kiel, sinjoro, vi estas ankat malpia pri la kurac- arto ?