Paĝo:Moniuszko, Wolski - Halka, 1912, Grabowski.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ANTAŬPAROLO

Stanislaw Moniuszko (Stanislav Monjuŝko), unu el plej geniaj polaj muzik-komponistoj, reforminto de la pola opero, naskiĝis en la jaro 1819, en la gepatra bieno Ubiel (Minska gubernio).

Lia patro, viro humaniste instruita kaj talenta, estis estiminda civitano kaj brava militisto, batalinta por la libereco de Polujo, — lia patrino estis virino klera, sciis tre bone ludi fortepianon kaj kanti, kaj ŝi zorgeme flegis la ĝermojn de l’ talento, kiu vekiĝis en M. tre frue.

Ricevinte de la naturo delikatan muzikan aŭdosenton, Moniuszko jam kiel infaneto memoris bone la melodion de ĉiu aŭdita kanteto kaj ripetis ĝin tre facile per sia voĉeto. Li avide aŭskultis la muzikon de vilaĝanoj, same kiel popolajn kantojn, fabelojn kaj legendojn, kaj li partoprenis en la superstiĉaj popolaj ceremonioj kaj festoj de sia hejmlando. — Cio ĉi potence impresis lian fantazion kaj imagecon kaj tie estis la fonto, el kiu li estis ĉerponta la riĉecon de ritmoj, karakterizantaj lian muzikon, — el tie fluas ankaŭ la meditemo de melodioj en liaj muzikbildoj, rekreantaj la popolajn ceremoniojn.

En la jaro 1827 la knabo estis sendita en Varsovion, kie li edukiĝis kaj lernis la muzikan teorion ĉe konata tiam muzik-instruisto A. Freyer, lerninto de la pola oper-komponisto Elsner.

En la jaro 1831 M. revenis al la gepatroj, kiuj, malriĉiĝinte, ekloĝis en Minsk kaj sendis sian filon en la tiean gimnazion. La studojn pri muziko M. daŭrigis tie sub gvidado de D. Stefa-