Paĝo:Moniuszko, Wolski - Halka, 1912, Grabowski.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

«Halka» sur aliaj scenejoj. Oni prezentas tiun ĉi operon en Krakovo, Lvovo, Poznanio, Kijevo, Odeso, Moskvo, Petersburgo, Praho, Lublano, Vieno kaj aliloke.

En Varsovio, sole, «Halka» estis prezentita jam preskaŭ 700 foje, kaj restas ĉiam same alloga, kvankam ĝiaj melodioj fariĝis delonge la komuna propraĵo de la pola nacio. Neniu el la poste aperintaj polaj operoj atingis tian popularecon[1].

Grandioza, bonege sukcesinta koncerto en Marto de l’ jaro 1858 liveris al Moniuszko la monrimedojn por nova vojaĝo eksterlanden, kie la pola muzikisto interkoniĝis kun Liszt, Rossini, Meyerbeer kaj aliaj.

En Parizo M. finas ĉarman bildon el vilaĝana vivo kun mirinde karakteriza muziko, la unuaktan operon «Flosisto», prezentitan en la sama jaro en Varsovio.

Fariĝinte direktoro de la pola opera scenejo en Varsovio, Moniuszko kreas en la jaro 1860, laŭ teksto de Wolski, la operon «Grafino», ĉefverkon de sprito, ĉarmo kaj arta finiteco.

En la jaro 1861 li prezentas la unuaktan operon «Verbum Nobile», belan scenejan bildon, ilustrantan vive kaj vere la polajn malnov-nobelajn morojn kaj kutimojn.

En la jaro 1865 aperas sur la varsovia scenejo lia «Terura Kortego», granda kvarakta opero, belega muzika pentraĵo, en kiu estas prezentitaj la hejma vivo, kutimoj, superstiĉoj, naciaj virtoj kaj malvirtoj de pollandanoj.

«Halka», «Grafino» kaj «Terura Kortego» fariĝis, pro sia belega, hejme sonanta muziko kaj la simpatia enhavo, la plej ŝatataj, eterne junaj, naciaj polaj operoj.

La sekvanta triakta opero «Paria», komponita laŭ dramo de Delavigne kaj prezentita en la jaro 1869, estas verko, en kiu Moniuszko volis ilustri la sentojn de siaj herooj per muziko kos-

  1. La fortepiana partituro, kun tekstoj pola kaj itala, aperis ĉe Gebethner kaj Wolff en Varsovio (prezo 6 Sm.). La ankaŭ aparte riceveblajn 20 numerojn, el kiuj ĝi konsistas, ni citas en la fino de tiu ĉi libro. — La orkestran partituron eldonis la Varsovia Muzika Societo (prezo 100 Sm.). — Fortepianan partituron por kantvoĉoj kun subskribita teksto esperanta pretigis la tradukinto.