Paĝo:Moniuszko, Wolski - Halka, 1912, Grabowski.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La kortuŝantaj arioj de Halka kaj Jontek estas veraj perloj de lirika poezio kaj ili povas per si mem ornami ĉiun poezian antologion. Kelkaj el ili, aperinte jam antaŭe en internacia traduko, ravis la esperantistaron. Ni opinias do, ke interese eslos al la samideanoj ekkoni la tutan tekston de la unua esperanta opero, kiun espereble multaj el ni admiros sur la scenejo dum nia jubilea Krakova Kongreso.


La Tradukinto.