Paĝo:Morel - La granda mensogo, 1918.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

fidas, devenas malpli de la kolero pri iuj malamikaj agoj dum la irado de l’milito, ol de la firma konvinko, ke la malamiko, precipe kompreneble Germanujo, elvokis la militon — planis ĝin, instigis al ĝi kaj en la psiĥologia momento senkatenigis ĝin pro zorgeme antaŭkalkulitaj kaj antaŭpripensitaj celoj. Ĉi tiu opinio sendube baziĝas sur sincera konvinko, sed nuntempe ĝi estas unu el la plej gravaj pacmalhelpoj, kiu regas la tutan, vastan teritorion de la militantoj.

Mi persone de post militeksplodo neniam dubis pri tio, ke, se tiu konvinko enradikiĝus, ĉi tio donus al la milito timigan incitegon kaj plilongigus ĝin multe trans la templimon necesan por la honoro kaj intereso de la nacio; per tio multege pliiĝus la malfacilaĵoj, atingi pacon kun certa perspektivo al daŭro.

Konvinkite, ke tiu tute malĝusta opinio, se ĝi estas konservata, sekvigus al si la plej gravan malbonon, mi senlace kontraŭbatalis ĝin, esperante, ke la faktoj kaj argumentoj, kiujn mi prezentis, devus alkonduki pensoŝanĝon, kia laŭ mia opinio estus en la intereso de Anglujo speciale kaj de la mondo ĝenerale. Neniu estas ŝarĝata per mia agmaniero krom mi mem, same kiel mi sola portas la respondecon pri ĉi tiuj miaj eldiroj.

Tial estis por mi granda kontentiĝo, kiam mi antaŭ ne longe legis la jenan konstaton el la plumo de profesoro E. V. Arnold: