Paĝo:Munns - Londonanidoj, 1946.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

elurbiĝo estas edukado por ni, kaj por la kamparanoj. Nu, mi devos skribi al multaj aliaj, do, adiaŭ por nun.

Via

KATRINO BURDON.

Dume la akvobarilo plialtiĝis, sed la laboro estis laciga pro la premado de la akvo. Kiam estis la dekdua horo la barilo estis kompleta, sed tiam Haroldo Barnes elmontris ke ĝi ne servos ĝis ili ricevos naĝvestojn de siaj hejmoj. “Kial ne peti ilin de niaj loĝejdonantoj?” proponis Alano Hawkins.

“Vi tro esperas,” komentis Vilhelmo Price, moke kaj admonante.

“Sed ni petu,” diris Heleno Hawkins, vorte ŝirmante kaj protektante sian fraton plijunan.

“Jes, tio tre bone montrus la aĉecon de la kamparanoj,” diris Rikardo Harris.

Do, kun la aprobo de Fraŭlino Burdon, ili konsentis je tio kaj disiris al siaj loĝejoj. La respondoj estis interesaj.

Gesinjoroj Bryant ne havis iujn, kaj la tuta familio ne sciis naĝi.

Gesinjoroj Webster ne havis, kaj ne volis havi.

Sinjoro Holcombe ne havis, kaj ŝajne ne aprobis.

Gesinjoroj Stafford ne havis taŭgajn, sed ŝajnis almenaŭ ŝati la ideon.

Gesinjoroj Barclay ne havis.

Gesinjoroj Burns ne malaprobis, sed ne havis.

Gesinjoroj Tucker forte malaprobis.

Sinjorino Tremalion ne havis, kaj neniam estis havinta.

Gesinjoroj Pyecombe ne havis taŭgajn.

Ĉar la geknaboj ne povis naĝi aŭ eĉ vadi ĝis la zono, ili denove pripensis la konkerludon. Jaĉjo Stokes kaj Roberto Thompson akiris de Sinjorino Bryant viandpinglon kaj iom da ŝnureto. Ili vizitis la hipokaŝtanajn arbojn kaj enpoŝigis ĉiujn hipokaŝtanojn surtere videblajn. Tiam ili iris al la rivereto kaj komencis trabori ilin. Aliaj baldaŭ alvenis.