Tiam Majlaĥ komencis ridi moke kaj alrampinte al la fiŝisto ŝmiris ree per la sekrecio de siaj ulceroj lian frunton, palpebrojn, vizaĝon, buŝon, bruston, manojn kaj piedojn.
Poste li sidis longe sur la bordo, ĝis la boato kun la fiŝisto malaperis en malproksimo kaj la nokta mallumo kovris per la krepusko la maron kaj teron.
Ĉiutage sidadis Majlaĥ sur la bordo de l’Tiberiada maro, observante la ondojn. Sed la boato ne aperis kaj la fiŝisto Petro ne albordiĝis en la golfo. Tiam Majlaĥ komencis ridi ankoraŭ pli moke kaj ĝoji maldolĉe, ke almenaŭ unu lia sonĝo estas plenumita, ke almenaŭ unu homon li infektis per la puso de siaj ulceroj kaj tiel montris al li la veron de l’homa ekzistado.
Pasis kvin tagoj, poste ses kaj sep tagoj. Tamen fine la okan tagon vespere la boato aperis sur la akva horizonto, proksimiĝis rapide kaj direktis ĝin unu homo.
Majlaĥ komencis ridi.
Ŝajnis al li, ke li vidas ŝvelintan kaj ruĝiĝintan vizaĝon, okulojn plenajn je timego kaj ke tra la malproksimo atingas lin jam la varma spiro. Li observis avide kaj ridis.
Kaj jam li vidis apud si sur la sabloj de l’bordo kliniĝintan mizerulon kun malfermitaj vundoj, rigardantan kolere la dissaltantajn ondojn kaj ripetantan liajn vortojn. Li vidis jam tion kaj ridis.
La boato glitis sur la akvoj kiel birdo, kiam ĝi, etendinte en la aero la flugilojn, flugas al la tero. Staris en ĝi la fiŝisto Petro kaj serĉis per la okuloj du ŝtonojn, inter kiujn li povus enkonduki sian ŝipeton.
Kaj haltiginte ĝin, kiel li intencis, li suriris la bordon, proksimiĝis al Majlaĥ kaj anoncis, ke morgaŭ kunvenos tie ĉi multaj fiŝkaptistoj kun siaj familioj kaj ankaŭ