Paĝo:Niemojewski - Legendoj, 1923, Kuhl, Grabowski.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ANTAŬPAROLO

A. Niemojewski (legu: Njemojeski), la aŭtoro de la „Legendoj“, estas talenta pola nuntempa verkisto, kiu kolektis jam riĉan rikolton de sia literatura agado.

Niemojewski publikigis unue serion da lirikaj poezioj: „Poezioj“, „Subteraĵoj“, „Promesita lando“, „Brulruĝoj“, „Polonia irridenta“, „Ĉefurbo“ , „Petegoj“ , „Urtikoj“. Ĉie en ili brilas bela arta formo kaj nobla tendenco, sed speciale grandan talenton elmontris Niemojewski en la poemoj, en kiuj li kantas pri la ĝojoj kaj suferoj de la laboristaj sferoj.

Poste Niemojewski verkis la dramojn: „Familio“, „Tiu tago“, „Rokita“, „Fabelo“, kaj la rakontojn: „Leteroj de freneZulo“, „Legendoj“ ktp. — Plue sekvis liaj literaturaj studoj pri la pola literaturo (Wyspianski) kaj bildoj el sistemaj vojaĝoj tra Eŭropo, Egiptujo, Palestino, Sirio ktp.

La frukto de tiuj vojaĝoj estis interalie ankaŭ du volumoj da orientlandaj noveloj „El sub polvo de jarcentoj“ , kiuj formas en la literatura agado de l’aŭtoro transiron de beletristiko al precizaj studoj, ĉar Niemojewski, komencinte kiel artisto, transformiĝis iom post iom en scienciston kaj dediĉis sin fine tute al la kompara esplorado de religioj.

En tiu ĉi direkto Niemojewski tradukis unue verkojn de Renan kaj el lingvo greka la Judan Militon de Jozefo