Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/3

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA PIRAMIDO DE LA TIRANIO.

La konata germana verkisto Michael Flürscheim diras en sia libro: „Individualismo kaj Socialismo”, ke la maldika krusto (konsistanta el la klaso posedanta) ĉirkaŭ la lafo ardanta de l’ socia mondo, atingas ne pli ol 2 procentojn de l’ diametro. Per aliaj vortoj: el ĉiu cento da homoj nur du apartenas al la klaso posedanta aŭ kapitalista, dum 98 oni povas klasifiki inter la klaso laboranta.

Por eviti malklarecon, ni komencu per difino de tio, kion ni devas kompreni je la vortoj „laboristo” kaj „kapitalisto”. Ĉiun, kiu bezonas labori, ĉu per la manoj, ĉu per la kapo — stranga distingo, kvazaŭ manlaboro ne bezonas kapon kaj kaplaboro ne manojn, sed ni sekvas la ordinaran esprimomanieron — ĉiun, kiu sen labori ne povas vivi, ni nomas: laboristo. Profesoro, kuracisto, instruisto, inĝeniero apartenas ĉiuj al la klaso laboranta, se ili ekzistas per sia salajro kaj se ili, tion perdante, estas sen rifuĝejo. Kaj sub la nomo „kapitalisto” ni komprenas ĉiun, kiu ne laborante tamen povas vivi. Ni opinias, ke tiu ĉi limo estas konforma al realeco.

Do el cento du estas kapitalistoj, kaj strange, ili kondutas kiel mastroj, kaj la naŭdek-ok aliaj sin lasas de ili subpremi.

Kiel estas tio ebla?

La sekreton, kiel kelkaj homoj povas superregi la grandan amason, ni trovas malkovrita en interesa, preskaŭ forgesita, maljuna libreto de la franca verkisto De la