Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.

— Ne foriru, Sonjo! — kriis Janjo, — ne foriru! ĉi tie estas tiel terure, tiel malĝoje!

La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn, premis al sia koro la plorantan infanon.

— Mi devas, mi devas iri! — ŝi ripetadis plorĝemante, — mi havas malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por ili…

La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian elastan talion.

— Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, — ŝi diris per voĉo pli forta ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, — mi ankaŭ havas infanon, por kiu mi devas labori…

— Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino! — ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi, ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.

Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento, interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo, kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu malgranda, malforta