Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/147

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.

Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj. Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita. Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj.

— Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? — ŝidiris post momento per voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro.

— Ne, mia infano, — respondis Marta, — mi nenien plu iros hodiaŭ. Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni, ke ni ne venu.

Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte volis enbrakigi la filineton.

Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro.

— Kio estas al vi? — ekkriis Marta.

— Min doloras ĉi tie, panjo! — respondis la infano, sen plendo en la voĉo, sed tre mallaŭte.

— Doloras! kial? kiel longe? — zorge demandadis la patrino. Janjo silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta