Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/163

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura venlego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis inter la faldoj de la funebra vesto.

Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.

— Diru kion vi Volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi, ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!

Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.

— Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere, sed furioze, tute perdinte la kapon! ĉar vi devas prezenti al vi tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj, vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino! Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis al mi tuj, tamen mi diris al mia koro : silentu! ĉar mi sciis, ke mia kuzino