Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/165

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Mi ne serĉis...

— Kaj kiun vi forgesis...

— Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel cikatriĝis... kion fari? vivre c’est souffrir...

Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de Kalĥas el la Belti Heleno.

Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis : ha! La virino, kiu iris apud li, ekrigafdis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirihde! de lia buŝo malaperis la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj.

— Kio do tie estas? — demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo, — vere, — ŝi diris kokete, mi devas senti min ofendita de vi, ŝitijdrd Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...

— Tio estas ŝi! — inallaŭte diris Aleĉjo, — ha, kiel bela ŝi estas!

Dun momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Ĵuliino, ŝerĉis per la rigardo la punkton, ŝur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis : Tio estas ja Marta Svvicka!

Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto.

Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis blanka kiel