Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/175

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, liestis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj viroj.

Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto « Dek Filinoj Kandidatinoj ». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.

Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino.

— Ĉar fine, — ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaŭe, — kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj...

— Certe, — vive interrompis Marta, — li estis homo riĉa kaj vi estis malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas?

— En kelkaj rilatoj, — respondis Karolino; — tamen ne pri riĉeco kaj malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne