Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

is longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, la gajeco, esperoj kaj revoj revenis.

Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.

Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo. Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro. La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis trankvile.

La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan, varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona voĉo de infano.

Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino feliĉe kaj rapide.

Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉo grandan salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per ĉio, al kio ŝi alkulimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por