Paĝo:Orzeszko - Marta, 1928, Zamenhof.pdf/215

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj...

Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo.

— Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj helpantinon?

La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.

— Vin, sinjorino! vin! — li elbalbutis, — kiel do... kial... sed ja...

— Jes, min, — ripetis la virinoper senŝanceliĝa voĉo. Mihavas nun neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, kekomence vi devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn...

La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino, kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.

— Vidu, sinjorina moŝto, — li komencis, — pordiri la veron, mi en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam preparitaj, instruitaj...

Marta ekrigadis al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili, tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.

— Mi scias desegni, — diris Marta, — tio estas, ŝi korektis sin rapide, — mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.

Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo, forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun ironio. Sen